Witold Pilecki (naskiĝis la 13-an de majo 1901 en Olonec — murdita la 25-an de majo 1948 en Varsovio) - kavaleria kapitano de Pola Armeo, kunorganizanto de Sekreta Pola Armeo, soldato de Enlanda Armeo, malliberigito kaj organizanto de la rezista movado en la koncentrejo Aŭŝvico. Li estis akuzita kaj kondamnita de komunistaj regantoj de postmilita Pola Popola Respubliko al mortopuno kaj murdita en 1948. La akuzo estis nuligita en 1990. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Aŭtoro de la unuaj en la mondo raportoj pri holokaŭsto, t. n. Raportoj de Pilecki.

Witold Pilecki
Persona informo
Aliaj nomoj Druh • Witold • T-IV
Naskiĝo 13-an de majo 1901 (1901-05-13)
en Olonec, Oloneca gubernio,  Rusia Imperio
Morto 25-an de majo 1948 (1948-05-25) (47-jaraĝa)
en Varsovio,  Pola Popola Respubliko
Mortokialo mortopafo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Vilno
Familio
Frat(in)o Maria Pilecka
Okupo
Okupo terkultivisto • rezistobatalanto • oficiro
Verkoj Raportoj de Pilecki
TTT
Retejo http://www.pilecki.ipn.gov.pl/
vdr
Fotoj de Pilecki de Varsovia malliberejo Mokotów (1947)
La memortabulo pri la restado de Witold Pilecki en Koryznówka ĉe Tomasz Serafiński
La benko de akuzitoj en la proceso pri Witold Pilecki, marto 1948
Witold Pilecki dum la proceso
La subĉiela ekspozicio de IPN (Instituto pri Nacia Memoro pri la rotestro Witold Pilecki, Szczecin, 2009
La monumento de Witold Pilecki en Grudziądz
La Parko de Witold Pilecki en Wieluń – la brusto de Witold Pilecki

Vivkuro redakti

Infaneco kaj juneco

Li naskiĝis en norda Rusio, kien la familio Pilecki estis translokigita de la rusa registaro kadre de reprezalioj pro partopreno en la januara ribelo. Lia avo, Józef Pilecki, sep jarojn pasigis kiel ekzilito en Siberio. Witold Pilecki devenis de la nobela familio, kiu uzis la blazonon Leliwa. La patro de Witold, Julian Pilecki, post fino de studoj en Arbara Instituto en Sankt-Peterburgo, trovis postenon de forstisto en Karelio. Post edziĝo al Ludwika Osiecimska ili ekloĝis en Olonec. Tie naskiĝis kvinopo de infanoj: Maria, Józef (mortis kiel 5-aĝa), Witold, Wanda kaj Jerzy.

De 1910 la familio loĝis en Vilno, kie Witold lernis en komerca lernejo. Ekde 1914 apartenis al malpermesita de rusaj regopovoj skolta movado (de 1916 fondis propran teamon). De la raporto de Skolta Komandejo en Kovno el 1919 oni scias, ke li estis teamestro de la 8-a teamo je la nomo de Adam Mickiewicz en Vilno. Abiturientan ekzamenon pasigis en 1921.

Pola-bolŝevika milito

En la jaroj 1918–1921 soldatservis en Pola Militistaro, batalis en la milito kun bolŝevikoj. Kiel kavaleriisto partoprenis defendon de Grodno. Aŭguste 1920 eniris al la 211-a Kavaleria Regimento kaj kun ĝi partoprenis Batalon de Varsovio, batalon de Praarbaro Rudnicka kaj liberigis Vilnon. Dufoje distingita per Batal-Kruco. Post la milito iĝis rezervisto.

En 1922 komencis studi en Agrikultura Fakultato de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Samjare ekstudis en Universitato al Stefan Batory kiel eksterordinara aŭskultanto ĉe Fakultato de Belartoj; post mallonga tempo ĉesis la lernadon. De tiu ĉi tempo ĝis hodiaŭ en paroĥa preĝejo en Krupa (3 km de Sukurcze, kie en lernejo laboris lia edzino Maria) estas du pentraĵoj de Witold Pilecki.

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la familio Pilecki iĝis bienposedanto de Sukurcze, proksime al Lida, kune kun malnova pola biendomo. Tie edukiĝis iliaj infanoj – filo Andrzej kaj filino Zofia.

En 1934 Witold Pilecki estis rezervista subleŭtenanto kun pligradeco kaj aparteno al la 26-a Regimento de Grandpoluja Kavalerio en Baranowicze.

Proceso redakti

Akuzo

La 8-an de majo 1947 estis arestita. En la arestejo estis torturita de funkciuloj de Sekureca Servo. Dum la lasta ekvido - kiel tio montriĝis poste - kun sia edzino li konfesis al ŝi: Oświęcim to była igraszka (Aŭŝvico estis ludo)[mankas fonto]. Fine li estis akuzita pri spiona agado favore al pola registaro en ekzilo.

La 3-an de marto 1948 antaŭ Regiona Milita Juĝo en Varsovio komenciĝis proceso de la t.n. "grupo de Witold". Rotestro Pilecki estis akuzita pri:

  • kontraŭleĝa transpaŝo de landlimo
  • uzado de falsaj dokumentoj
  • manko de registriĝo en Regiona Komandejo pri Kompletigoj
  • kontraŭleĝa ekposedo de pafarmilo
  • spiona agado favore al generalo Władysław Anders
  • pretigo de atenco kontraŭ altranguloj de Sekureca Servo

La akuzon pri pretigado de atenco li decide forĵetis. Koncerne spionan agadon li traktis tion kiel informan agadon por la 2-a Korpuso, kies oficiro li konsideris sin plu. La ceterajn akuzojn jesis.

Memorigo redakti

  • En la libro „Six Faces of Courage”, brita historiisto, profesoro Michael Foot, en 1978 enkalkulis Pilecki al la ses plej kuraĝaj homoj de la rezista movado dum la Dua Mondmilito.
  • En 2012 libro pri Witold Pilecki, The Auschwitz Volunteer. Beyond Bravery publikigita en Usono de eldonejo Aquila Polonica estis premiita per ora medalo en kategorio biografioj kaj aŭtobiografioj de Association of American Publishers (AAP)
  • La 2-an de aprilo 2009 en Eŭropa Parlamento okazis voĉdonado pri projekto de rezolucio "Eŭropa konscio kaj totalismo". Tri amendoj al la projekto, faritaj de delegitino de Juro kaj Justeco Hanna Foltyn-Kubicka, enhavis proponon enskribi la nomon de rotestro Pilecki al la rezolucio kaj fiksi daton de lia morto (la 25-a de majo) Internacia Tago de Batal-Herooj kun Totalismo. La amendoj estis tamen forĵetitaj de plimulto da eŭroparlamentanoj, ankaŭ polaj, kio kaŭzis en Pollando ondon de kritiko.

Interesaĵoj redakti

Dum la germana okupado de Pollando la 19-an de septembro 1940 permesas al germanoj sin aresti en Żoliborz dum surstrata homĉasado por registri germanajn militkrimojn en la koncentrejo Aŭŝvico kaj fondi konspiran organizaĵon — dum la sama amasa homforkapto de 2000 viroj estis arestita Władysław Bartoszewski

Eksteraj ligiloj redakti