Witterswil
Witterswil estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010, kiu nombro un 1 387 je la 31-a de decembro 2012 estis praktike senŝanĝa.
Witterswil | |
---|---|
Blazono de Witterswil | |
Witterswil | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 606405 / 259641 (mapo)47.48757.5236111111111Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 31′ O; CH1903: 606405 / 259641 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1387 |
Areo | 2,65 km² |
Alteco | 338 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4108 |
Komunumkodo | 2481 |
Mapo de Witterswil | |
GeografioRedakti
Witterswil situas en vasta kaldrono ĉe la norda flanko de la Ĵuraso. La komunumo apartenas al kvinkomunuma eksklavo de Kantono Soloturno apud la franca landlimo. La eksklavo estas disigita de la cetera kantona teritorio de la bazelkampara Laufenvalo. En nordo la komunumon pasas la rojo Binnbach, kiu fontas en Hofstetten kaj en Biel-Benken alfluas al Birsig. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Witterswil mem la setlejoj Ebni en nordokcidento, Nassläng, Ob den Reben, Marchmatten kaj Strangenacker.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,65 km², de kiuj 20% estas kovritaj de arbaro, 67% servas por agrikulturo, kaj 13% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Witterswil limas en nordo al Biel-Benken (BL), en oriento al Therwil (BL), en sudoriento al Ettingen (BL), en sudo al Hofstetten-Flüh, kaj en okcidento al Bättwil.
TrafikoRedakti
Tra la komunumo pasas la kantona vojo 273 de Bättwil al Therwil. Al la publika tranpsortreto Witterswil estas bone konektita per la tramlinio n-ro 10 de Bazelo al Rodersdorf. Sur la komunuma teritorio situas la haltejoj Witterswil kaj Sonnenrain.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Witterswil datiĝas el la jaro 1268 kiel Witerswil. En la 14-a jarcento la senjoroj de Rotberg posedis la malaltan kaj la superan jurisdikcion pri Witterswil. En la jaro 1515 la kavaliro Arnold de Rotberg vendis sian senjorujon al la urbo Soloturno, kiu jam en la jaro 1486 akiris la servutobienon de la abatino de Säkingen en Witterswil. En la jaro 1791 Witerswil estis aparta vikarejo kune kun Bättwil, tiu vikarejo pariĝis en la jaroj 1808 respektive 1818 memstara paroĥo. La pastra preĝejo konstruita en la jaro 1641 estis komplete renovigita kaj grandigita en la jaro 1842.[3][4]
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Bernhard Stöckli: Witterswil am Fuss des kleinen Blauen (artikolo en la retejo de la komunumo Witterswil) Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Lukas Schneker: Witterswil en Historia Leksikono de Svislando (2013-11-12)
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Witterswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)