Wohlen AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wohlen

Wohlen estas urbo kaj komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 14200 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wohlen
Blazono de Wohlen
Wohlen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 21′ 3″ N 8° 16′ 40″ O / 47.35083 °N, 8.27778 °O / 47.35083; 8.27778 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 3″ N 8° 16′ 40″ O / 47.35083 °N, 8.27778 °O / 47.35083; 8.27778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 14200
Areo 12,46 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 5610
Komunumkodo 4082
Dosiero:XX
Mapo de Wohlen
vdr

Geografio redakti

La urbo Wohlen situas ĉe la bordo de la rivero Bünz grandparte en la ebenaĵo de la Bünz-Valo kaj je proksimume triono ĉe la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Wagenrain. Al la urbo Wohlen apartenas ek de 1914 ankaŭ la vilaĝo Anglikon.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wohlen limas en nordo al Hägglingen kaj Niederwil, en nordokcidento al Fischbach-Göslikon, en oriento al Bremgarten, en sudo al Waltenschwil kaj Büttikon, en okcidento al Villmergen, kaj en nordokcidento al Dottikon.

Trafiko redakti

Wohlen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz. Samtempe Wohlen estas la finhaltejo de la mallarĝŝpura fervojo Wohlen-Bremgarten-Dietikon. La urbo disponas pri propra loka busreto kaj estas ankaŭ elirpunkto de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wohlen datiĝas el la jaro 1178 kiel Wolon.

Ek de 1185 Wohlen formis parton de la familia havaĵo de la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj atribuis Wohlen al la Libera Distrikto, kiu troviĝis sub komuna servuteco de la membroj de la Jŭkomunumo.

En la jaro 1529 la loĝantoj de Wohlen aliĝis al la reformacio sed devis post la 2-a Milito de Kappel repreni la katolikan kredon.

En marto 1798 la francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuteco kaj deklaris la Helvetan Respublikon. Wohlen nun dum kvin jaroj fariĝis parto de la tiama Kantono Baden. Post la malfondo de Kantono Baden la komunumo en la jaro 1803 estis integrita al la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio.

En la jaro 1914 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Anglikon post bankrotiĝo pro lerneja konstruo per kantona dekreto estis integrita al la komunumo Wohlen.

En la 1960-aj jaroj la komunumo Wohlen superis la nombron de 10000 loĝantoj kaj atinigs la grandecon de urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti