Wojciechów (Distrikto Lwówecki)

Wojciechów [elparolu: vojcieĥuv] estas vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro ĉe rivero Oldza.

Wojciechów
vilaĝo en Pollando
Wojciechów (Distrikto Lwówecki) (Pollando)
Wojciechów (Distrikto Lwówecki) (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wojciechowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 51° 0′ N, 15° 34′ O (mapo)50.99722222222215.5625Koordinatoj: 51° 0′ N, 15° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360-410 m
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

La unua priskribo pri Wojciechów devenas el la jaro 1305. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis Ullersdorf. La vilaĝo hodiaŭ daŭre havas mezepokan strukturon de domoj. Centre de la vilaĝo troviĝas el la 15-a jarcento preĝejo patronata de “Sankta Bartolomeo”. Ĝi estis radikale alikonstruita en la jaroj 1786-89 en baroka stilo. Ĝi estas ununava konstruaĵo kun turo de suda flanko. Ene troviĝas tri barokaj altaroj, ŝtona baptujo el 1788, oleopentraĵoj de “Vojo de la Kruco” el la dua duono de la 18-a jarcento, kaj en sakristio malfruegotika, ligna skulptaĵo de “Madono kun Infano”. Krome de preĝejo en Wojciechów troviĝas la 30 da pentaj krucoj kaj kolonaj kapeletoj el la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Wojciechów (powiat lwówecki) (pole)
  • Turisma mapo: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)