Wojciech GERSON (nask. la 1-an de julio 1831, mortis la 25-an de februaro 1901) estis pola pentristo pejzaĝisto, reprezentanto de la realisma pentrarto, arto-historiisto kaj pedagogo.

Wojciech
Persona informo
Naskiĝo 1-a de julio 1831
en Varsovio
Morto 25-a de februaro 1901
en Varsovio
Tombo Evangelia-aŭgsburga tombejo en Varsovio
Lingvoj pola
Nacieco polo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Lernejo de Belartoj en Varsovio • Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Patro Wojciech Gerson
Infano Maria Gerson-Dąbrowska
Okupo
Okupo pentristo • arthistoriisto • ilustristo • litografisto • pedagogo
Religia konfesio luteranismo
vdr

Li lernis en la Varsovia Arta Altlernejo, edukiĝis en Peterburgo. Ekde 1856 li lernis ĉe Léon Cogniet en Parizo, en 1858 ekloĝis en Varsovio. Li estis membro-kunestablinto de la Societo de Belartoj Zachęta (1860) kaj profesoro en la varsovia Klaso de Desegnado (1872-1896). Tiutempe li verkis kritikistajn artikolojn por varsoviaj gazetoj, verkis biografion de pentristo Józef Simmler mortinta en 1868, eldonis lernolibron de anatomio por artistoj, tradukis al la pola Traktaton pri pentrado (1651) de Leonardo da Vinci. Ĉe li lernis multaj ontaj elstaraj pentristoj, interalie Alfred Kowalski, Aleksander Borawski, Eligiusz Niewiadomski, Józef Chełmoński, Józef Pankiewicz, Leon Wyczółkowski, Ludomir Benedyktowicz, Wacław Chodkowski kaj Władysław Podkowiński.

Gravaj verkoj de Gerson estas litografioj, ekz. Vidoj de Varsovio, Vestoj de la pola popolo. Li ilustris historiajn verkojn, ekz. la libron Polaj hetmanoj. La unuan grandegan historian pentraĵon li prezentis en Parizo - temas pri Markografo Gero kaj la slavoj, kiu troviĝas nun en la Nacia Muzeo en Krakovo. Sekve li aŭtoris multajn pentraĵojn pri la historio de Pollando, ekz. Koperniko en Romo preleganta pri sia sistemo kaj Murdo de Przemysł la 2-a.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wojciech Gerson en la pola Vikipedio.