Wojciech Kazimirski-Biberstein

Wojciech Kazimirski-Biberstein (naskiĝis la 20-an de novembro 1808 en Korchów (distrikto Biłgorajski), mortis la 22-an de junio 1887 en Parizo) – pola orientalisto kaj iranologo, leksikografo, publicisto de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, aktivulo de Granda Elmigrado.

Wojciech Kazimirski-Biberstein
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1808 (1808-11-20)
en Korchów Pierwszy
Morto 22-an de junio 1887 (1887-06-22) (78-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo, Parizo
Lingvoj polaarabapersafranca vd
Ŝtataneco Kongresa Pollando vd
Familio
Dinastio Q124290402 vd
Profesio
Okupo verkistotradukistolingvistoorientalisto • arabisto • publikigisto • vortaristo • Q114009160 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta en katolika-ortodoksa familio, filo de Józef kaj Scholastyka Malczewska. En 1927 provis ĵurnalistikon interalie en "Dziennik Warszawski" (Varsovia Ĵurnalo). De 1828 studis ŝemidan lingvaron ĉe Chiarini en Varsovia Universitato, poste sanskriton en Berlino ĉe F. Wilken. De la araba lingvo tradukis "Fabelojn de Lokman", kaj de sanskrito fragmentojn de "Mahabharato" (publikigitaj en 1830). Dum la novembra ribelo partoprenis redaktadon de "Nowa Polska" (Nova Pollando), ĝis septembro 1831 ties eldonisto. Post ĝia falo ekloĝis kun Joachim Lelewel en Płock kaj kune elmigris al Parizo. En 1834 kunfondis kun Adam Mickiewicz kaj aliaj Slavan Societon. En la jaroj 1838-1839 vojaĝis tra Persio, poste iĝis tradukisto-ĉiĉerono pri la persa en franca diplomatejo. Pro insisto de francoj, kiuj ne volis eksponi polon kontraŭ caraj regopovoj alprenis nomon Bibersztein (familia blazono). Post 1850 Kazimierski partoprenis principe en ĉiuj subskribataj de Francio traktatoj kun Persio. De 1858 estis ĉefo de fakultato en franca ministerio pri eksteraj aferoj. Kiel kunlaboranto de princo Adam Jerzy Czartoryski, kaj poste de lia filo Władysław - plenumis signifan rolon pri riĉigo de orientalistikaj kolektoj - aktuale konservataj en Biblioteko kaj Czartoryski-Muzeo en Krakovo (16 manuskriptoj kaj dekkelkaj persaj miniaturoj).

Wojciech Kazimirski-Biberstein eldonis en 1839 por vivteno "Vortaron francan-polan kaj polan-francan" (la unuan parton prilaboris mem), kiu estis plurfoje represata. Aŭtoro de la franca traduko de "Korano", eldonita en 1840 kaj plurfoje poste pro alta pritakso de orientalistoj. Tradukis arabajn tekstojn pri numismatiko por Lelewel. En 1846 eldonis "Vortaron araban-francan", kompletigitan de li en 1860. En 1876 eldonis polan tradukon de "Roza ĝardeno" de Mosleh-od-din Sadio. Samjare sensukcese provis lerni la persan lingvon en Kolegio de Francio. Distingita per franca Honora Legio kaj persa Ordeno de la Suno.

Verkoj redakti

  • Le Koran, traduction nouvelle faite sur le texte arabe / par M. Kasimirski, interprète de la légation française en Perse, 1840, 1841, 1844, Paris, Charpentier, 511 p., 1970, Garnier Flammarion, avec une préface de Mohammed Arkoun, et 1997, Jean de Bonnot
  • Dictionnaire arabe-français, contenant toutes les racines de la langue arabe, leurs dérivés, tant dans l’idiome vulgaire que dans l’idiome littéral, ainsi que les dialectes d’Alger et de Maroc, par A. de Bibertein Kazimirski, Paris, Maisonneuve et Cie, 2 volumes, 1860, 1392 et 2369 pp. (réédition 1944, Beyrouth, éditions du Liban, et 2005, édition Albouraq)
  • Dialogues français-persans : précédés d'un précis de la grammaire persane et suivis d'un vocabulaire français-persan, par Albert Biberstein-Kazimirski.
  • Enis el-Djelis ou Histoire de la belle Persane. Conte des Mille et une nuits, traduit de l'arabe et accompagné de notes par Albert de Biberstein Kazimirski.

Bibliografio redakti

  • Józef Bielawski (traduko), Koran (Korano), Państwowy Instytut Wydawniczy (Ŝtata Eldona Instituto), Varsovio 2007, ISBN 978-83-06-03078-5.
  • « Kazimirski (Albert-Félix-Ignace de Biberstein) », en: Grand dictionnaire universel du XIXe siècle, volumo 17.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti