Wolf STEIDLE (naskiĝinta la 2-an de marto 1910 en Stuttgart, mortinta la 6-an de marto 2003 en Munkeno) estis germana filologo klasika.

Wolf Steidle
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1910 (1910-03-02)
en Stutgarto
Morto 6-an de marto 2003 (2003-03-06) (93-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Munkena Orienta Tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

La filo de librovendisto studis ĉe la universitatoj de Würzburg, Kiel kaj Berlino filologion klasikan. Li doktoriĝis en la 18.4.1939 pro disertacio pri Ars poetica de Horacio (asistentoj estis Johannes Stroux kaj Christian Jensen) Poste li laboris ĉe la Instituto pri hindeŭropa menshistorio en Munkeno kiun estris Richard Harder. Krome li lernigis la latinan lingvon inter aŭtuno 1941 kaj januaro 1945 ĉe la Munkena universitato.[1]

Post militfiniĝo Steidle laboris ĉe la universitato de Würzburg, kie li habilitiĝis en 1951 pri Suetonio kaj liaj biografioj. En 1958 oni vokis lin ĉe la universitaton de Innsbruck kie li iĝis orda profesoro en 1962. Jam en 1963 Steidle iris al Frankfurto ĉe Majno kie li altlerneje deĵoris ĝis la emeritiĝo en 1975. Posteulo lia katedrestre en Innsbruck fariĝis Paul Händel en 1964.

Docentadaj ĉefaj punktoj redakti

Steidle ĉefe okupiĝis pri la latina lingvo, pri latina kaj greka historiografio, poetiko, retoriko, tragedioj kaj komedioj. Ene de la latinlingva literaturhistorio Steidle traktis ĉiujn epokojn disde la romia respubliko ĝis malfrua antikveco.

Literaturo redakti

  • Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender. 18- eldono (2001), p. 3144
  • Robert Muth: Acta philologica Aenipontana. Vol. 2 (1967), p. 98–99 (kun bildo kaj verkarolistigo)
  • Wilfried Stroh: Nachruf auf Wolf Steidle (1910 – 2003). En: Die Alten Sprachen im Unterricht 50, 2+3/2003, p. 10–12.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Gerhard Schott: "Richard Harder, Klassischer Philologe, erster Interpret der Flugblätter der Weißen Rose und das Institut für Indogermanische Geistgeschichte". En: Elisabeth Kraus (Hrsg.): Die Universität München im Dritten Reich. Aufsätze. Vol. 2, München 2008. Paĝoj 413–500 (konkrete p. 448).