Wolfenschiessen
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wolfenschiessen (stacidomo). |
Wolfenschiessen estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 2 024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Wolfenschiessen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Nidvaldo |
Distrikto | En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj |
Geografia situo | CH1903: 673028 / 195817 (mapo)46.9094444444448.3972222222222Koordinatoj: 46° 55′ N, 8° 24′ O; CH1903: 673028 / 195817 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2024 |
Areo | 92,76 km² |
Alteco | 510 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6386 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Geografio
redaktiWolfenschiessen situas en la suba valo de la rivero Engelberger Aa inter Stans kaj Engelberg. Okcidente de la komunumo troviĝas la monto Brisen kun alteco de 2404 m s.m., nordoriente la monto Stanserhorn kun alteco de 1898 m s.m. La komunuma teritorio etendiĝas sur la okcidenta flanko de Aa plurajn kilometrojn sude. En la komunumo situas tri lagetoj, nome Bannalpsee, Lutersse kaj Trüebsee. Al la komunumo apartenas ankaŭ al vilaĝetoj Altzellen kaj Oberrickenbach. La plej alta punkto de la komunumo estas en sudo la montopinto Rotstöckli kun alteco de 2901 m s.m., kiu apartenas al Titlis.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Wolfenschiessen limas en nordo al Oberdorf, en nordoriento al Beckenried, en oriento al Isenthal (UR), en sudoriento al Engelberg (OW), en sudo al Innertkirchen (BE), en okcidento al Kerns (OW), kaj en nordokcidento al Dallenwil.
Trafiko
redaktiWolfenschiessen disponas pri pluraj haltejoj ĉe la mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno tra Stans al Engelberg. Pluraj aer- kaj seĝtelferoj kondukas de la valo al turismaj lokoj en la montaro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Stans en distanco de 8 km norde.
Historio
redaktiLaŭ buŝa legendo el la 11-a jarcento montfalo detruis la iaman vilaĝon Humligen kun preĝejo kaj multaj domoj kaj salminejo. La unua dokumenta mencio de la Wolfenschiessen datiĝas el la jaro 1191 (aŭ antaŭe) kiel Wolvenschies. En la komunumo regis la nobeloj de Wolfenschiessen, kies membro Berchtold de Wolfenschiessen verŝajne estis unu el la kunfondintoj de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1291.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Fonto: Teksto pri la komunuma historia en la retejo de Wolfenschiessen Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine