Wolfgang Capito

(Alidirektita el Wolfgang Köpfel)

Wolfgang Fabricius Capito (Wolfgang Köpfel) (1478-1541) estis germana humanisto, teologo, reformisto, amiko de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj unu el la estroj de la Reformacio en Strasburgo, lernanto de Mateo Celo (1477-1548) kaj Jakobo Sturmo (1489-1553)[1] kaj oponanto de Thomas Murner (1475-1537)[2].

Volfgango Kapito
(1478-1541)
Germana reformisto
Germana reformisto
Persona informo
Naskiĝo 1478
en Hagenau,  Germanio
Morto 4-a de novembro 1541
en Strasburgo,  Germanio
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Strasburgo
Universitato de Wittenberg
Universitato de Ingolstadt
Universitato de Frajburgo
Familio
Edz(in)o Wibrandis Rosenblatt vd
Profesio
Alia nomo Luitholdus Varemundus • Capito vd
Okupo teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Bazelo vd
Doktoreca konsilisto Ulrich ZasiusErasmo de Roterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li faris siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo kaj poste li studis en la Latina Lernejo en Forchajmo. Pli malfrue li eniris en la Universitaton de Ingolstadt, kie li ricevis sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Artoj, en 1501. En 1504, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Hajdelbergo, kie li studis juron kaj medicinon.

En 1515, li licenciiĝis en la Universitato de Frajburgo kiel Doktoro pri Teologio, kaj tie li enamikiĝis al Jakobo Vimfelingo (1450-1528), Udalrikus Zasius (1461-1536) kaj al Gregorio Rajŝo (1470-1525). Li studis la hebrean kun Mateo Adriano (1475-1521)[3]. En tiu sama jaro li okupis postenon en la Katedralo de Bazelo kaj tie li akiris katedron kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Bazelo[4].

Tie li konatiĝis kun Ulriko Zvinglo (1484-1531) kaj sin donis al la studo pri la greka kaj la hebrea samkiel pri la skolastikistoj. Li kuniĝis al kelkaj erudiciuloj alianciataj al Johano Frobeno (1460-1527)[5] samkiel Johano Okolampado (1482-1531), Konrado Pelikano (1478-1556), Vito Amerbako (1503-1557), Beatus Rhenanus (1485-1547) kaj Erasmo de Roterdamo (1467-1536).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti