Wolfgang Kirschstein

germana tradukisto, ĵurnalisto kaj esperantisto

Wolfgang Kirschstein (naskiĝis la 17-an de marto 1957 en Sundern, distrikto Hochsauerland, Germanio) estas esperantisto, tradukisto kaj ĵurnalisto, nun vivanta en Kopenhago, Danio. Li estas regula kontribuanto al la periodaĵo La Ondo de Esperanto, kaj foje ankaŭ aperigis recenzojn en Literatura Foiro. En 2000 li estis proponanto de baloto por la honora titolo "Esperantisto de la Jaro".

Wolfgang Kirschstein
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1957 (1957-03-17) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto aperis (elekto)

  • Konsilisto Krespel : Novelo. E. T. A. Hoffmann. Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein. — Kaliningrado: eldonejo Sezonoj (2001), 24 paĝoj — (Serio Germana literaturo; volumo 1).
  • Günther Grass: pluraj ĉapitroj el la kompilaĵo Mia jarcento, el kiuj la ĉapitroj 1946 kaj 1991 publikiĝis en La Ondo de Esperanto. La tradukinto mem priskribis, ke la kompilaĵo estas "100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia tragika finiĝanta jarcento".