Wolfgang KOFLER (* la 19-an de septembro 1970 en Bozen) estas sudtirola klasika filologo.

Wolfgang Kofler
Wolfgang Kofler en 2010 dum la tutgermana kongreso de la klasikaj filologoj
Wolfgang Kofler en 2010 dum la tutgermana kongreso de la klasikaj filologoj
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1970 (1970-09-19) (53-jaraĝa)
en Bolzano-Bozen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la gimnazion franciskanan en Bozen li ekstudis en la 1989-a jaro la filologion klasikan ĉe la altlernejoj kaj de Insbruko kaj de Frajburgo. En 1995, fininte la civilan servon, li ekpliprofundigis siajn studojn ĉe la Universitato de Hajdelbergo. De 1996 ĝis 2001 li estis deĵoranta kiel instruisto de la lingvoj latina, helena kaj germana ĉe la humanismaj mezlernejoj de Bozen kaj Meran. Li doktoriĝis en 2001 en Insbruko post la prezentado de la disertacio "Aeneas und Vergil. Untersuchungen zur poetologischen Dimension der Aeneis" (= Eneo kaj Vergilio. Analizoj de la poetaj dimensioj de la Eneado).

Scienca kreada laboro redakti

Poste li daŭre laboris ne nur kiel gimnazia instruisto sed ankaŭ kiel universitata asistanto ĉe la Universitato de Insbruko, kie li estis kuneldonanto de la tiea klasika revuo "Anzeiger für die Altertumswissenschaft". Inter aŭtuno 2005 kaj somero 2006 li tiufunkie anstataŭigitis per Florian Schaffenrath. En la 2008-a jaro li verkis habilitacion pri la temo "Epigrammata Bobiensia" per precizaj komentarioj kaj interpretado. La sekvontan jaron li jesis la vokon de la Universitato de Freiburg plenumi oficon de profesoro; tie li laboris inter septembro 2009 kaj septembro 2012. Poste li iĝis profesoro pri klasika filologio kun la fokuso de novlatinaĵoj en Innsbruck. En julio 2013 li ekanis ĉe Kvalitasekurigkonsilio por pedagogoj en Aŭstrio.

La kofleraj esencaj esplorobjektoj estas la poezioj el la apogeaj epokoj de la aleksandria kulturo kaj la tempo de Aŭgusto Cezaro. Krome atentiĝu liaj reserĉadoj pri la epopeo, la epigramo, la latina de la modernaj tempoj, la historio de la transpreno de klasikaj motivoj, la faka didaktiko.

Libroj redakti

  • Wolfgang Kofler (Hrsg.): Gipfel der Zeit - Berge in Texten aus fünf Jahrtausenden. Karlheinz Töchterle zum 60. Geburtstag. Rombach, Freiburg im Breisgau 2010, ISBN 978-3-7930-9636-8.
  • Aeneas und Vergil. Untersuchungen zur poetologischen Dimension der Aeneis, Heidelberg 2003
  • Johann Engerd: Madrucias. Text, Übersetzung und Kommentar (prepariĝas la teksto, la traduko kaj la komentado)

Eksteraj ligiloj redakti