Wolfgang MENZEL (naskiĝinta la 21-an de junio 1798 en Wałbrzych, mortinta la 23-an de aprilo 1873 en Stuttgart) estis germana literaturhistoriisto kaj kritikisto.

Wolfgang Menzel
Persona informo
Wolfgang Menzel
Naskiĝo 21-an de junio 1798 (1798-06-21)
en Wałbrzych / Waldenburg
Morto 23-an de aprilo 1873 (1873-04-23) (74-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Hoppenlau Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de VroclavoBonna universitatoFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • literaturhistoriisto • historiisto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de Elisabethinum-gimnazio en Vroclavo ekde 1814 Menzel estis gimnastikemule en Berlino ĉe Friedrich Ludwig Jahn. Poste li studentis jurscience en Jena kie li aniĝis al studenta korporacio. En 1819 li studis en Bonn filozofion kaj historion. Post deĵoro inter 1820 kaj 1824 kiel instruisto en Araŭo (li kvazaŭ ekzilanis en Svislando pro troa engaĝiĝo politika patruje) li venis en 1825 al Heidelberg, poste al Stuttgart kie li estis inter 1826 kaj 1828 redaktisto (denove mallongan tempon post 1852) la literaturan fakgazeton »Morgenblatt«.

Memstare aperis lia periodaĵo »Literaturblatt« ĝis 1869. Ekde 1830 Menzel estis plurfoje deputito en la parlamento de Virtembergo kaj estis tie, kiel ankaŭ Uhland, Schott kaj Pfizer, opoziciulo. Pro malefiko li malekpolitikistis en 1838 kaj ekkoncentriĝis tute je literaturaĵoj. Unue li furoris per »Streckverse« (Heidelberg 1823), versaĵoj interesaj kaj humuraj. Ĉe »Europäische Blätter oder das Interessanteste aus Literatur und Leben für die gebildete Lesewelt« (Zuriko 1824–25), gazeto kiun li eldonis kun Ignaz Paul Vital Troxler, List, Adolf Ludwig Follen kaj Wilhelm Bernhard Mönnich, kaj ĉefe en sia verko »Die deutsche Literatur« (Stuttgart 1827) li atakis Goeton en maniero malinteligenta. Poste li frontis la defion de la anoj de Juna Germanujo kun kiuj mire li antaŭe estis en fruktodonaj kontaktoj. Kialo de la abrupta opiniŝanĝo estis la malpermeso de ĉiuj jungermanuj-aĵoj fare de la frankfurta Bundestag-asembleo: pro tio Menzel konsideritis de multaj denuncisto.

Sekve li mem agresive kontraŭitis fare de Daniel Friedrich Strauß, Heinrich Heine, Ludwig Börne, Wienbarg i.a.

Verkista agado redakti

Lia historirakonto »Geschichte der Deutschen« (Zürich 1824–25) restis intence popularscienca kaj taŭgis sekve ankaŭ por lernantoj. La aferoj ĉirkaŭ la Franca revolucio de 1830 igis lin fervora kontraŭulo de la francoj kaj implicite de ĉiuj germanlingvaj verkistoj francujemaj. La verko »Geschichte Europas«, de 1789–1815 (Stuttgart 1853) kaj »Geschichte der letzten 40 Jahre« (Stuttgart 1857) atestas lian preferon de strikte monarkiaj reguloj kio en la kuro de la tempo pli kaj pli manifestiĝis ĉe li. Samtempe lian aŭtentikan naciemon. Ĝin li konservis ankoraŭ, kiam la demando pri la germana unuiĝo pli kaj pli akriĝis en la 19-a jarcento, en jenaj skribitaĵoj: »Die letzten 120 Jahre der Weltgeschichte 1740–1860« (Stuttgart 1860); »Allgemeine Weltgeschichte« (Stuttgart1862–63); »Preußen und Österreich im Jahr 1866« (Stuttgart 1866); »Der deutsche Krieg im Jahr 1866« (Stuttgart 1867); »Unsre Grenzen« (Stuttgart 1868); »Was hat Preußen für Deutschland geleistet?« (Stuttgart 1870); »Geschichte des französischen Kriegs von 1870« (Stuttgart 1871); »Roms Unrecht« (Stuttgart 1871); »Geschichte der neuesten Jesuitenumtriebe in Deutschland« (Stuttgart 1873); »Geschichte der Neuzeit«, 1789–1871 (resumo de pluraj verkoj; Stuttgart 1877).

Kiel verkisto li skribis la dramajn fabelojn »Rübezahl« (Stuttgart 1829) kaj »Narcissus« (Stuttgart 1830), ankaŭ romanon el la tempo de la Tridekjara milito »Furore« (Leipzig 1851. Krome li publikigis »Mythologische Forschungen und Sammlungen« (Stuttgart 1842); »Die Gesänge der Völker«, lyrische Mustersammlung (Leipzig 1850); »Christliche Symbolik« (Regensburg 1854); »Zur deutschen Mythologie: Odin« (Stuttgart 1855); »Die Naturkunde, in christlichem Geist aufgefaßt« (Stuttgart 1856); »Die deutsche Dichtung von der ältesten bis auf die neueste Zeit« (Stuttgart 1858–59); »Kritik des modernen Zeitbewußtseins« (Frankfurto 1869); »Die vorchristliche Unsterblichkeitslehre« (Leipzig 1869). Aus seinem Nachlaß erschienen »Denkwürdigkeiten« (Bielefeld 1876).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, S. 622 (tie ĉi interrete)