Johannes Wolfgang Adolf Werner SOERGEL (naskiĝinta la 28-an de januaro 1887 en Vajmaro, mortinta la 26-an de julio 1946 en Freiburg im Breisgau)[1] estis germana geologo kaj paleontologo.

Wolfgang Soergel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1887 (1887-01-28)
en Vajmaro
Morto 26-an de junio 1946 (1946-06-26) (59-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Familio
Infano Volker Soergel
Okupo
Okupo paleontologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

 
Ĉefa ejo de la Senckenberg-esplorinstituto je Vajmaro; malantaŭ la Jakobo-kirko

Wolfgang Soergel studis post la en Vajmaro trapasita maturiĝekzameno ekde 1907 geologion ĉe la Universitato de Greifswald (i.a. ĉe Otto Jaekel) kaj ĉe la Universitato de Freiburg, kie li sub laŭdego doktoriĝis en 1910 ĉe Wilhelm Deecke. Pli malantaŭe li estis asistento en Freiburg kaj habilitiĝis en 1916 ĉe Josef Felix Pompeckj je la Universitato de Tubingeno (Löße, Eiszeiten und paläolithische Kulturen, 1919), kie li estiĝis en 1919 eksterorda profesoro. Lia ekdeĵorprelego titoliĝis Die Permanenz der Kontinente und Ozeane.

En 1926 li posteulis profesoron Hans Cloos de la Universitato de Vroclavo. En 1931 li iĝis profesoro en Freiburg malantaŭulante Deecke. Tie li restis ĝismorte. Lia posteulo en Freiburg estis Max Pfannenstiel.

Graveco redakti

Soergel okupiĝis i.a. pri la stratigrafio de la glaciepoko kaj observis la gravan rolon de ĉirkaŭglaciaj sedimentoj (leŭso, rompŝtonaj terasoj) kiujn li ankaŭ en Turingio plie kaj plue priesploris ĉe Ilm-rivero) en 1924. Tiam li sukcesis distingi 11 malvarmajn fazojn. En 1925 li igis tion korelacia al la radikurboj de Milutin Milanković.

Soergel krome okupiĝis pri la rekonstruo de la kaŭzanto de paliĥnologia speco ĥiroterio. En aŭgusto 1912 li kunfondis kun 33 aliaj la Paleontologian societon,[2]. En 1931 li iĝis orda membro de la Hajdelberga akademio de la sciencoj kaj en 1927 de Leopoldina.[3]

Li nuptis en 1926. La ĉefa ejo de Senckenberg-Forschungsinstitut für Quartärpaläontologie en Vajmaro, la antaŭa Feodora-hejmo, nomitis por li.[4]

Skribaĵoj redakti

  • Löße, Eiszeiten und paläolithische Kulturen, Jena: G. Fischer 1919
  • Die Jagd der Vorzeit, Jena 1922
  • Diluviale Flußverlegungen und Krustenbewegungen, Berlin 1923 arkive
  • Das Eiszeitalter, Jena 1938
  • Die Fährten der Chirotheria, Jena 1925

Referencoj redakti

  1. vivdatoj laŭ Tobien, nekorolog ĉe Mitteilungen Oberrhein. Geolog. Verein, 1950
  2. Paläontologische Zeitschrift 1/1, marto 1914
  3. Soergel sur la membrolisto akademia
  4. Senckenberg Forschungsinstitut und Naturmuseum Frankfurt/M. – Quartärpaläontologie – Weimar

Literaturo redakti

  • Kurt Sauer: Soergel, Johannes Wolfgang Adolf Werner, ĉe: Bernd Ottnad (eld.): Badische Biographien. Neue Folge, Band 1. Kohlhammer, Stuttgart 1982, ISBN 3-17-007118-1, p. 250–252
  • Eugen Seibold: Eiszeitalter und Strahlungskurve. Wolfgang Soergel (1887–1946). Ĉe: Christoph Rüchardt (eld.): 550 Jahre Albert-Ludwigs-Universität Freiburg. Band 4. Wegweisende naturwissenschaftliche und medizinische Forschung. Freiburg 2007, ISBN 978-3-495-48254-4, p. 282–285
  • Heinz Tobien: Nachruf in Jahresberichte und Mitteilungen des Oberrheinischen Geologischen Vereins, 32, 1950, 134–144, interrete

Eksteraj ligiloj redakti