Wolfgang Waldstein

Wolfgang WALDSTEIN (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1928 en Hanko, Finnlando kaj mortis la 17-an de oktobro 2023) estis aŭstria historiisto de juro.

Wolfgang Waldstein
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1928 (1928-08-27)
en Hanko
Morto 17-an de oktobro 2023 (2023-10-17) (95-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo historiisto de juro • universitata instruisto • juristofilozofo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de pianisto li studis jursciencojn kaj doktoriĝis. En 1963 li habilitiĝis ĉe la Universitato de Innsbruck kaj iĝis tie en 1964 eksterorda profesoro pri romia juro. De 1965 ĝis emeritiĝo en 1992 li profesoris ĉe la Salcburga universitato pri romia juro kaj jurfilozofio. Inter 1968/69 li rektoris tie. Inter 1996 kaj 1998 li katedestris ĉe la civiljura fakultato de la Pontifika Laterana Universitato. Krome li lernigis kanonan juron ĉe la privata Gustav-Siewerth-Akademio en Weilheim (Badeno).

Li famiĝis kiel longjara prilaboranto kaj eldonisto de fundamenta verko pri romia juro konate kiel Dulckeit/Schwarz/Waldstein. Waldstein klopodis revivigi jurnaturalismon kaj publikigis kelkajn librojn pri la rajto je vivo. De lia libro Ins Herz geschrieben citis plurfoje lia papa moŝto Benedikto la 16-a kiam li parolis antaŭ Bundestag en septembro 2011.[1]

En 1976 Waldstein engaĝiĝis pri daŭrigo de permeso de la Trenta meso. Ekde 2007 li honorprezidantis ĉe la laikula organizo Pro Missa Tridentina kiu batalis por rita pluralismo en romkatolika meslegado kaj kontraŭ la sufokigo de la Trenta meso fare de la netoleremaj ekleziaj aŭtoritatoj.[2] Subtenante la Porvivan Movadon li aktivis ĉe diversaj organizoj kaj apartenis al la juristaro Juristenvereinigung Lebensrecht kiu klopodis leĝan persekuton de medicinistoj farantaj aborton.[3]

Ekde la 31.5.1994 Waldstein estis membro de la Papa Akademio por la Vivo kaj ekde 1999 ano de ties estraro: en 2016, kiam la influo de Opus Dei enakademie plimalgrandiĝu, Waldstein forlasis ĝin.[4] Li mem en siaj rememoroj nur menciis la membrecon de unu sia filino ĉe Opus Dei.[5]

Estante vidvo kaj patro de pluraj infanoj li hobie okupiĝas pri lignoskulptado. Lia filo Michael Waldstein estas konata teologo.

Honoroj redakti

  • 1998: komendatoro de la Papa kavalira ordeno de Sankta Gregorio la Granda[6]
  • 2012: honora doktoreco ĉe Péter-Pázmány-universitato de Budapeŝto[7]

Verkoj (elekto) redakti

  • Untersuchungen zum römischen Begnadigungsrecht: Abolitio, indulgentia, venia. Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 1964 (habilitiĝo).
  • Das Menschenrecht zum Leben. Beiträge zu Fragen des Schutzes menschlichen Lebens. Duncker & Humblot, Berlin 1982, ISBN 3-428-05175-0.
  • Operae libertorum. Untersuchung zur Dienstpflicht freigelassener Sklaven. Steiner, Stuttgart 1986, ISBN 3-515-04699-2.
  • Neueste Erkenntnisse über das Turiner Grabtuch. Auch Atomforschung erweist Echtheit. Christiana, Stein am Rhein 2000, ISBN 3-7171-1029-2.
  • Ins Herz geschrieben. Das Naturrecht als Fundament einer menschlichen Gesellschaft. Sankt Ulrich, Augsburg 2010, ISBN 978-3-86744-137-7.
  • Mein Leben. Erinnerungen. Media Maria, Illertissen 2013, ISBN 978-3-9815943-4-8.
  • Hirntod – Organspende. Regina Breul im Gespräch mit Wolfgang Waldstein. Media Maria, Illertissen 2013, ISBN 978-3-9815943-5-5.
  • Naturrecht im römischen Recht und in der europäischen Rechtsentwicklung. Ĉe: Civitas. Zeitschrift für das christliche Gemeinwesen. Sonderheft 6: Naturrecht und Menschenrecht. Sarto Verlag, Bobingen 2015.

Literaturo redakti

  • Alexander Pinwinkler: Die „Gründergeneration“ der Universität Salzburg. Biographien, Netzwerke, Berufungspolitik, 1960–1975. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2020, ISBN 978-3-205-20937-9, p. 52–66, 210–220.
  • Martin Josef Schermaier, Zoltán Végh (eld.): Ars boni et aequi. Festschrift für Wolfgang Waldstein zum 65. Geburtstag. Steiner, Stuttgart 1993, ISBN 3-515-06022-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Ansprache von Papst Benedikt XVI."
  2. estrarano kun bildo de Waldstein
  3. Brigitte Schliermann: Die katholische Kirche und katholische Organisationen. Ĉe: Mechthild Bock (k.a.): Vorsicht Lebensschützer. Die Macht der organisierten Abtreibungsgegner. Konkret-Literatur-Verlag, Hamburg 1991, ISBN 978-3-8945-8107-7, p. 11–35, konkrete p. 31.
  4. "Küng und das österreichische Opus Dei." - Ĉe: Der Standard, 1.6.2006
  5. Wolfgang Waldstein: Mein Leben. Erinnerungen. Media Maria Verlag, Illertissen 2013
  6. Acta Apostolicae Sedis 91 (1999), nr. 10, p. 1016.
  7. listo de la honoraj doktoroj. Arkivita el la originalo je 2023-03-26. Alirita 2023-03-26.