Wolfram Steude (naskiĝinta la 20-an de septembro 1931 en Plauen; mortinta la 9-an de marto 2006) estis germana muziksciencisto kaj muzikisto. Li estis kuneldonanto de la Schütz-Jarlibro.

Wolfram Steude
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1931 (1931-09-20)
en Plauen
Morto 9-an de marto 2006 (2006-03-09) (74-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Rostock
Okupo
Okupo muzikologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Steude estis nepo de la dresdena arĥitekto Martin Pietzsch. Li lernis ĉe la dresdena Kruco-Lernejo kaj kantis en la knaboĥoro Kreuzchor sub Rudolf Mauersberger. Li studis ĉe la eklezimuzika instituto de la Altlernejo por Muziko „Felix Mendelssohn Bartholdy“ en Lepsiko eklezian muzikon kaj orgenon kaj ĉe la eklezimuzika lernejo de la evangela-luterana landa eklezio de Saksujo. Post tio li studis ĝis 1958 muzikan kaj artan sciencojn. Ĉe Rudolf Eller li doktoriĝis en 1973 je Rostock. Ekde 1955 li laboris kiel ĉefprofesia kantoro komence en Lepsiko kaj pli malfrue ĝis 1976 en Dresdeno-Loschwitz. En la tempospaco de 1961 ĝis 1981 Steude laboris komence liber-, poste ĉefprofesie en la muzikseckio de la saksa landa biblioteko je Dresdeno. En 1985 li estis kunrespondeca por la Heinrich-Schütz-Honorado de la Germana Demokratia Respubliko. Ĝis 1996 li laboris komence kiel instruisto kaj helpsciencisto, ekde 1992 kiel profesoro ĉe la altlernejo je Dresdeno.

Wolfram Steude validis kiel unu el la plej eminentaj esploristoj pri Heinrich Schütz. La asocio „Heinrich Schütz en Dresdeno“ fondiĝis en januaro de 2006 sub lia direktado. Kadre de la sekcio muzikscienco li starigis la Heinrich-Schütz-Arĥivon, kiu en 1988 oficiale malfermiĝis. Lia esplorado ampleksis la mezgermanujan muzikon kaj muzikflegadon ekde la mezepoko ĝis la baroko. Krom tio li aktivis multjare por la ĥormuziko de la landa eklezio en Saksujo.

Literaturo redakti

  • Matthias Herrmann: Wolfram Steude. Annäherung durch Distanz. Texte zur älteren mitteldeutschen Musik und Musikgeschichte. Okaze de la 70-a naskiĝdatreveno de Wolfram Steude. Kamprad, Altenburg 2001, ISBN 3-930550-18-0 (p. 257–263: Bibliografio pri Steude).
  • Matthias Herrmann: in memoriam Wolfram Steude. En: Forum Kirchenmusik. 57, 6, 2006, p. 36 sj.

Eksteraj ligiloj redakti