Schnottwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wolfsacher)

Schnottwil estas komunumo en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 026 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Schnottwil
Blazono de Schnottwil
Blazono de Schnottwil
Blazono de Schnottwil
Vilaĝocentro de Schnottwil
Vilaĝocentro de Schnottwil
Vilaĝocentro de Schnottwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 596330 / 217792 (mapo)47.1111111111117.3902777777778Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 23′ O; CH1903: 596330 / 217792 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1026
Areo 7,16 km²
Alteco 502 m super marnivelo
Poŝtkodo 45
Komunumkodo 2461
Mapo de Schnottwil
Mapo de Schnottwil
Mapo de Schnottwil
vdr

Geografio redakti

Schnottwil situas en la Svisa Mezlando sur la okcidenta flanko de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 20 kilometrojn sudokcidento de la kantonĉefurbo Soloturno kaj 30 kilometrojn nordokcidento de la federacia urbo Berno. La komunumo Schnottwil konsistas el la vilaĝo Schnottwil kaj la setlejoj Wolfsacher, Unterholz, Chappeli, Fluehof, Neuhus, Stockeren, Feld kaj diversaj izolitaj bienoj kaj farmdomoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,16 km², de kiuj 32% estas kovritaj de arbaro, 60% servas por agrikulturo kaj 8% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Schnottwil limas en nordoriento al Oberwil ĉe Büren (BE), en oriento al Biezwil, en sudoriento al Messen, en sudo al Wengi (BE), en okcidento al Diessbach ĉe Büren (BE), kaj en nordokcidento al Büren ĉe Aro (BE).

Trafiko redakti

Tra Schnottwil pasas de nordo al sudo la kantona ĉefvojo 252 de Büren ĉe Aro al Rapperswil BE. Ĝi kruciĝas en la vilaĝocentro kun la konekta vojo de Büetigen en okcidento al Mühledorf en oriento. Krome estas konekta vojo de Schnottwil al Oberwil ĉe Büren. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 7 kilometrojn norde inter Arch kaj Grenchen, dum alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 7 kilometrojn sude apud Rapperswil. Per poŝtaŭtolinioj al la stacidomo de Lohn-Lüterkofen kaj tra Büren ĉe Aro al Soloturno kaj la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schnottwil datiĝas el la jaro 1261 kiel Snotwile.[2] Dum mezepoko Schnottwil apartenis al la Senjorujo Bucheggberg de la Kampargrafejo Etburgonjo. En la jaro 1391 la Senjorujo Bucheggberg estis akirita de la urbo Soloturno kaj fariĝis soloturna voktejo. Ĝis la Helveta Revolucido de 1798 Schnottwil estis unu de la kvar tribunalejoj de la Voktejo Bucheggberg.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti