Lupa remparo

(Alidirektita el Wolfsschanze)

Lupa remparo (germane Wolfsschanze, pole Wilczy szaniec) estas koda markigo por la Ĉefa Gvidanta Restadejo (germane Führerhauptquartier) de Adolf Hitler, kiu troviĝis apud la urbeto Rastenburg en Orienta Prusio (en 1945 la urbeto transdoniĝis al la teritorio de hodiaŭa Pollando kaj alinomiĝis Kętrzyn).

Ruinoj de la plej granda fuorto
Lokigo de la ĉefaj kvartiroj de Hitlero dum la Dua Mondmilito, unu el ili en Strzyżów (nomata: "Anlage Süd"), tamen la plej fama estis en: Lupa remparo (germane: Wolfsschanze; pole: Wilczy Szaniec apud urbo Kętrzyn / germane: Rastenburg en Orienta Prusio)
mateto de la bunkroj de Hitlero nomataj "Lupa remparo" (germane Wolfsschanze, pole Wilczy szaniec), kiu troviĝis apud la urbeto Rastenburg en Orienta Prusio (en 1945 la urbeto transdoniĝis al la teritorio de hodiaŭa Pollando kaj alinomiĝis Kętrzyn)

Adolf Hitler mem ĉi tie pasigis pli ol 800 tagoj, nome de junio 1941 (komenco de atako kontraŭ Sovetunio - Operaco Barbaroso) ĝis novembro 1944 (pro kaŭzo de la antaŭensturmanta Ruĝa Armeo). Ĉi tie estis ankaŭ entreprenita nesukcesa atenco kontraŭ li. Estro de la komploto estis kolonelo Claus von Stauffenberg (Atenco de la 20-a de julio 1944).