Wonderwall

Filmo de Joe Massot (1968)

Wonderwall (Magia muro, Mirinda muro) estas brita psikedela filmo de 1968 reĝisorita de Joe Massot (en lia filmoreĝisora debuto) kaj en kiu stelulis Jack MacGowran, Jane Birkin, Irene Handl, Richard Wattis kaj Iain Quarrier, kun memapero de la nederlanda kolektivo the Fool, kies anoj estis ankaŭ desegnistoj de la filmo. La scenaro estis farita de G. Cain el historio de Gérard Brach.

Wonderwall
filmo
Originala titolo Wonderwall
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1968
Ĝenro drama filmo
Kameraado Harry Waxman
Reĝisoro(j) Joe Massot
Scenaro Gérard Brach • Guillermo Cabrera Infante
Muziko de George Harrison
Rolantoj Jack MacGowran • Jane Birkin • Richard Wattis • Anita Pallenberg • Beatrix Lehmann • Iain Quarrier
IMDb
vdr

La muzikon komponis George Harrison kaj estis publikigitaj kiel Wonderwall Music.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La solema kaj ekstercentra sciencisto Oscar Collins havas du najbarojn: pop-fotisto kaj lia fianĉino kaj manekeno Penny Lane. Malkovrinte lumradion kiu trairas truon en la komuna muro, Collins sekvas la lumo kaj vidas Penny pozanta por fotosesio. Li ekfaras pliajn truojn kaj iĝas rigardisto dum la najbaroj faras pliajn fotosesiojn. Oscar iom post iom enamiĝas je la virino, kaj sentas sin parto de la vivo de la paro, eĉ abandonante sian laboron por observi ilins. Kiam ili kverelas kaj la paro separiĝas, Penny englutas trodozon de piluloj kaj svenas, sed Oscar venas savi ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Jack MacGowran kiel Prof. Oscar Collins
  • Jane Birkin kiel Penny Lane
  • Irene Handl kiel Mrs Peurofoy
  • Richard Wattis kiel Perkins
  • Iain Quarrier kiel junulo
  • Beatrix Lehmann kiel patrino
  • Brian Walsh kiel fotisto
  • Sean Lynch kiel Riley
  • Bee Duffell kiel Mrs Charmer
  • Noel Trevarthen kiel policano
  • Suki Potier kiel junulino en festo (eksterliste)
  • Amanda Lear kiel junulino en festo (eksterliste)
  • Anita Pallenberg kiel junulino en festo (eksterliste)

Eksteraj ligiloj

redakti