Worcester (/ˈwʊstər/) estas la ĉefurbo de Worcestershire en Anglio; la rivero Severno trafluas la mezon, kie la granda katedralo de la urbo superrigardas la riveron.

Worcester
urbo • county town • urbego • eksterparoĥa areo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101 891  (2018) [+]
Loĝdenso 3 062 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 11′ N, 2° 13′ U (mapo)52.191111111111-2.2205555555556Koordinatoj: 52° 11′ N, 2° 13′ U (mapo) [+]
Areo 33,28 km² (3 328 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Worcester (Anglio)
Worcester (Anglio)
DEC
Worcester
Worcester
Situo de Worcester

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Worcester, England [+]
vdr

Historio redakti

La loko de Worcester estis unue uzita de la Romia imperio en la 1-a jarcento, liginte Gloucester al Wroxeter. En la jaro 407 p.K. oni konsideris la vilaĝon forlasita, sed ĝi resurektis en la mezo de la 7-a jarcento pere de saksoj, donantaj al ĝi la nomon "Weogoran cester".

La urbo estis preskaŭ detruita en 1041 post insurekcio kontraŭ la puna imponado de Hardakanuto. La urbo estis atakita kelkfoje en la civila milito (en 1139, 1150 kaj 1151) inter reĝo Stefano kaj imperiestrino Matilda, filino de Henriko la 1-a.

Je la malfrua mezepoko la loĝantaro kreskis al ĉirkaŭ 10 000, kiam la fabrikado de tolo komencis esti granda loka industrio.

Worcester estis la loko de la Batalo de Worcester (3an de Septembro, 1651), en kiu la provo de Karolo la 2-a repreni la landon de Cromwell kaj la parlamentanoj estis decide venkita, en la kampoj proksime al la okcidento kaj sudo de la urbo, apud la vilaĝo Powick. Post sia malvenko Karolo revenis al sia sidejo (nun nomata "la domo de Reĝo Karolo") en la Maizvendoplaco, antaŭ ol fuĝi maskovestita al Boskobel-Domo en Shropshire kaj fine eskapi al Francio.

Worcester estis unu el la urboj lojalaj al la Reĝo dum tiu milito, pro kio ĝi ricevis la epiteton "La Fidela Urbo".

Dum la 18-a jarcento la komercado de Worcester malviglis kompare al pli modernaj urboj de la Okcidentaj Mezregionoj. La Birminghama kaj Vorcestra kanalo malfermiĝis en 1815 permesante transporti varojn de Worcester al pli vasta urbokomplekso.

Industrio kaj komerco redakti

Industrio nun estas tute diversa; en la 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento Worcester estis elstara centro por fabrikado de gantoj, sed tio vere malkreskis. Ankoraŭ lokita en la urbo estas la Worcester-fabriko de porcelano (proksime al la katedralo), kaj, iom ekster la centro, la fabriko, kiu faras la plej faman produkton de Worcester, "Vorĉetrosira saŭco". Worcester estas la hejmo de la plej malnova tagĵurnalo en la mondo, Berrow's Worcester Journal, kiu devenas de novaĵfolio, kiu komencis esti eldonita en 1690.

Publikaj lernejoj redakti

Worcester estas la sidejo de la famaj publikaj lernejoj Reĝa Gramatika Lernejo de Worcester, fondita antaŭ 1291, kaj la Lernejo de la Katedralo de Worcester, kiu estis fondita en 1541 de Henriko la 8-a kiel The King's School, Worcester.

Famaj civitanoj redakti

Probable la plej fama el la civitanoj de Worcester estis komponisto kavaliro Edward Elgar, kies patro kondukis muzikvendejon je la fino de High-Strato; statuo de Elgar staras apud la originala loko de tiu vendejo. Lia naskiĝloko estas ne malproksime ekster Worcester en la vilaĝo Broadheath.

Kavaliro Charles Hastings, fondinto de la Brita Medicina Asocio, loĝis en Worcester dum la plimulto de sia vivo – la nove konstruita Worcester-sira Reĝa Hospitalo staras ĉe la strato nomita omaĝe al li.

Poeto kaj aŭtoro pastro Geoffrey Anketell Studdert Kennedy, fame konata kiel Woodbine Willy, estis dum iom da tempo la paroĥestro de la Preĝejo de Sankta Paŭlo en la urbo. Li famiĝis dum la dua Mondmilito, kiam li fariĝis militpastro, ĉar liaj predikoj kaj poemoj helpis pligrandigi la kuraĝon de la trupoj. Li akiris sian ŝercnomon de sia kutimo disdoni "Woodbine"-cigaredojn al la viroj en la tranĉeoj.

Civila inĝeniero Edward Leader Williams, desegnisto de la Manĉestra Ŝipkanalo, naskiĝis kaj maturiĝis en Worcester, loĝante en Diglis-Domo (nun la Diglis-Hotelo) kun sia frato, notinda pejzaĝartisto Benjamin Williams Leader.

Edward Kelley (1555-1597) (Edward Talbot) estis angla alkemiisto, advokato, mediumo kaj glosopoeto.

Kulturo kaj artoj redakti

Festivaloj kaj koncertoj redakti

Ĉiun trian jaron Worcester fariĝas la hejmo de la Triĥorusa Festivalo, kiu devenas de la 18-a jarcento kaj estas la plej malnova muzikfestivalo en Eŭropo. La loko de la festivalo alternas ĉiutage inter la katedralaj urboj Gloucester, Hereford kaj Worcester. Fama pro sia subtenado de angla muziko, precipe tio de Elgar, Vaughan Williams kaj Gustav Holst, Worcester sekve gastigos la festivalon en Aŭgusto 2005.

La Worcester-Festivalo estas relative nova entrepreno establita en 2003. Okazante en malfrua aŭgusto, la festivalo konsistas el aro da diversaj muziko, teatro, kino kaj laborgrupoj, kiel ankaŭ la jam establita Biera Festivalo.

La Kristnaska Foiro estas granda allogaĵo de turismo ĉiudecembre.

La Membro de Parlamento por la elektodistrikto Worcester estas Michael Foster.

Eksteraj ligiloj redakti