Wprost

pola magazino


Wprost ("Direkte") estas pola semajn-revuo soci-politika eldonata de Mediata Platformo Point Group.

Historio redakti

Ĝi estas eldonata de la 5-a de decembro 1982, unue kiel la regiona revuo en Grandpolio kaj de la jaro 1989 kiel magazino tutpollanda. La redakcio unue estis en Poznań / Poznano kaj de la jaro 2000 en Varsovio. De la jaro 2010 la eldonanto de la semajna revuo estas Mediata Platformo Point Group.

La semajnrevuo Wprost atribuas ĉiujare la titolon HOMO DE LA JARO (i.a. al Lech Wałęsa, Leszek Miller, Leszek Balcerowicz, Robert Makłowicz, Antoni Dudek, Tomasz Nałęcz, Bronisław Wildstein, Szewach Weiss, Stefan Kisielewski kaj Stanisław Tym). Ĝi publikigas ĉiujare ankaŭ la Rangliston de la 100 plej riĉaj poloj.

La ĉefredaktoroj redakti

  1. Janusz Przybysz (1982-1983)
  2. Waldemar Kosiński (1983-1989)
  3. Marek Król (1989–2006)
  4. Piotr Gabryel (2006–2007)
  5. Stanisław Janecki (2007–2010)
  6. Tomasz Lis (2010–2012)
  7. Michał Kobosko (2012-2013)
  8. Sylwester Latkowski (ekde 2013)

Eksteraj ligiloj redakti