Wuppenau
Wuppenau (prononcu Vupnaŭ) estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Münchwilen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Wuppenau | |
---|---|
Blazono de Wuppenau | |
Wuppenau (ĉefvilaĝo kun preĝejo) | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 29′ 51″ N 9° 6′ 32″ O / 47.49750 °N, 9.10889 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 51″ N 9° 6′ 32″ O / 47.49750 °N, 9.10889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1008 |
Areo | 12,1 km² |
Alteco | 615 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9514 |
Komunumkodo | 4791 |
Mapo de Wuppenau | |
Geografio
redaktiWuppenau situas en monteta regiono inter Wil SG kaj Sulgen inter la montetoj Nollen (734 m s.m.) kaj Gärteschberg (772 m s.m.). La komunumo konsistas krom Wuppenau mem el la municipoj kaj setlejoj Almensberg, Gabris, Gärtensberg, Greutensberg, Grub, Heiligkreuz, Hosenruck, Leuberg, Mörenau, Oberheimen, Remensberg, Secki, Waldwies kaj Welfensberg.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Wuppenau limas en nordokcidento al Braunau, en nordo al Sirnach kaj Schönholzerswilen, en nordoriento al Kradolf-Schönenberg, en sudoriento Niederhelfenschwil (Kantono Sankt-Galo), en sudo Zuzwil (Kantono Sankt-Galo), kaj en sudokcidento al Bronschhofen (Kantono Sankt-Galo).
Lernejo
redaktiWuppenau apartenas kun la najbara komunumo Schönholzerswilen al la Popollernejkomunumo Nollen.
Trafiko
redaktiWuppenau situas ĉe la strato de Sulgen al Wil. La komunumo atingeblas per la poŝtaŭtolinio n-ro 722 ek de Wil kaj per publika taksio (nomita Publicar) ek de Weinfelden.
Turismo
redaktiLa regiono en somero invitas kun 10 parkitaj vojoj por migrado kaj en vintro por kurskiado. De la pinto de la monteto Nollen oni havas belan rondvidon al la Alpoj en la sudo kaj Bodenlago en nordo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Wuppenau okazis ĉirkaŭ en la jaro 820 kiel Wabinowa, dum la unua dokumenta mencio de Heiligkreuz datiĝas el la jaro 1275 kiel Amptencelle, kaj Hosenruck estis menciita la unuan fojon en dokumento el la jaro 1359 kiel Hasrugg.
La hodiaŭa politika komunumo Wuppenau estis fondita la 1-an de januaro 1971 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Wuppenau, Heiligkreuz kaj Hosenruck.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Wuppenau
- Oficiala retejo de la Popollernejkomunumo Nollen
- Heiligkreuz en la Historia Leksikono de Svislando
- Hosenruck en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wuppenau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝocentro de Wuppenau
-
Gastejo Löwen
-
Katolika preĝejo
-
Katolika preĝejo de interne
-
Welfensberg
-
Secki