Wynigen
publikigita versio estis patrolita je 26 nov. 2018. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 26 nov. 2018.
Wynigen | |
---|---|
Blazono de Wynigen | |
Vilaĝa puto en Wynigen | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Koordinatoj | 47° 6′ 25″ N 7° 40′ 5″ O / 47.10694 °N, 7.66806 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 25″ N 7° 40′ 5″ O / 47.10694 °N, 7.66806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2034 |
Areo | 28,29 km² |
Alteco | 530 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3472 |
Komunumkodo | 0424 |
Mapo de Wynigen | |
Pri la komunumoRedakti
Wynigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2034 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
GeografioRedakti
Wynigen situas en la Svisa Mezlando nordoriente de la urbo Burgdorf sur la orienta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme, ĉe la limo inter Emme-Valo kaj Supra Argovio. Tra la komunumo fluas la rivero Oenz. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Wynigen, Brechershäusern, Bickigen kaj Schwanden.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 28,29 km², de kiuj 37,4% estas kovritaj de arbaro 56,6% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [1]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Wynigen limas en nordo al Seeberg, en orientnordoriento al Ochlenberg, en oriento al Oeschenbach, en sudoriento al Walterswil, en sudoriento al Affoltern en Emme-Valo, en sudsudoriento al la eksklavo Hirsegg de la komunumo Heimiswil, en sudo al Affoltern en Emme-Valo, en sudsudokcidento al Heimiswil, en sudokcidento al Burgdorf, en okcidentosudokcidento al Kirchberg, en okcidento al Rumendingen, kaj en nordokcidento al Alchenstorf.
TrafikoRedakti
Tra Wynigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 240 de Herzogenbuchsee al Burgdorf. La vojo n-ro 1426 kondukas de Wynigen al Walterswil, kaj la vojo nr-o 1427 de Wynigen al Koppigen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Berno kaj estas haltejo de interurbaj trajnoj. De la stacidomo de Wynigen buslinioj kondukas al Herzeogenbuchsee kaj al Burgdorf.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Wynigen datiĝas el la jaro 1185, kiam Papo Lucio la 3-a konfirmis la havaĵon de la Monaĥejo Sankt-Johannsen apud Erlach. En tiu dokumento estas menciita vito apud Sarbach, kiun donacis iu Alberti de Winingen al la monaĥejo.[2] En la urbaro de la Grafoj de Kiburgo en la jaro 1261 Wynigen unuan fojon estas menciita kiel vilaĝo per la literumo Winigen. Post kiam la urbo Berno jam fine de la 14-a jarcento kaj en 1406 transprenis la kontrolon kaj regadon pri la regiono, la 3-an de marto 1497 ĝi formale aĉetis la Senjorujon Wynigen kontraŭ 1260 rejnaj guldenoj. En la jaro 1502 Wynigen estis atribuita al la Voktejo Burgdorf. En la jaro 1887 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Brechershäusern kaj en 1911 Bickigen-Schwanden estis integritaj al la teritorio de la komunumo Wynigen.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wynigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)