X-Generacio estas esprimo, kiu rilatas, laŭ iuj, al individuoj naskitaj en la sojlo de la 1960-aj jaroj ĝis la fruaj 1980-aj jaroj, tio estas, dum la jaroj post la bumeroj de postmilito, okazinta inter 1946 kaj 1964.[1] Laŭ aliaj, X-Generacio konsistus el homoj naskitaj inter la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj .[2] [3] [4] [5] Kiel Fran Kick klarigas, ne ekzistas preciza limo. Intergeneracia ŝanĝo ofte okazas dum tri ĝis kvin jaroj, eble pli longe, depende al kiu oni demandas.[5] [6]

Alternative, la termino 'X-Generacio' ankaŭ estis uzata en diversaj tempoj kaj lokoj por aludi diversajn subkulturojn kaj kontraŭkulturon ekde 1950.[7] Dum mezaĝo, esplorado priskribas ĉi tiujn individuojn kiel aktivajn kaj feliĉajn, atinginte ekvilibron inter laboro kaj persona vivo.

Historio de X-Generacio redakti

Robert Capa la fotisto de Magnum Agency elpensis en 1950 la esprimon "X-Generacion", kaj poste uzus ĝin kiel titolon de foto-eseo pri junaj viroj kaj virinoj, kiuj kreskis tuj post la dua mondmilito . La projekto aperis en 1953 en la brita revuo "Picture Post" kaj en la usona "Holiday".

Jane Deverson uzis la terminon en studo pri la brita junularo en 1964. Deverson estis invitita de Woman's Own revuo por intervjui tiutempajn adoleskantojn. La studo malkaŝis generacion de adoleskantoj, por kiuj estis kutime amori antaŭ geedziĝo, kiuj ne sufiĉe kredis al Dio, kiuj ne ŝatis la reĝinon Elizabeto la 2-a kaj kiuj ne respektis siajn gepatrojn. Tamen la studo estis konsiderata netaŭga por la revuo. Deverson, klopodante savi sian esploradon, laboris kun la ĵurnalisto Charles Hamblett por krei libron el la studo. Hamblett decidis nomi ĝin X-Generacio.[8]

Nur la romano X-Generacio: Rakontoj por Akcelita Kulturo (1991, de la kanada aŭtoro Douglas Coupland, pri la junuloj de la malfruaj 1980-aj jaroj kaj ilia vivmaniero) popularigis la esprimon. Revua artikolo de 1989[9] erare atribuis la originon de la esprimo "X-Generacio" al la angla muzikisto Billy Idol. Fakte, Idol estis membro de la punka bando X-Generacio, de 1976 ĝis 1981. La nomo de la bando estis kreita surbaze de la titolo de la libro de Deverson kaj Hamblett, kies ekzempleron akiris la patrino de Idol.[10]

 
Eddie Vedder, ĉefkantisto de Pearl Jam, naskiĝinta en 1964, apartenas al X-Generacio.

Referencoj redakti

  1. Generation X (Gen X), Julia Kagan, Investopedia.
  2. Encyclopedia of Identity Ronald L. Jackson, II.
  3. Strauss, William & Howe, Neil. Generations: The History of America's Future, 1584 to 2069. Perennial. ISBN 0-688-11912-3 p. 324
  4. "Shin, Annys. Non-Toxic Tots". Washington Post.
  5. 5,0 5,1 Carlson, Elwood. The Lucky Few: Between the Greatest Generation and the Baby Boom.
  6. Kick, Fran. What makes kids kick:inspiring the millennial generation to kick it
  7. Ulrich, John. Introduction: A (Sub)cultural Genealogy. Andrea L. Harris. GenXegesis: essays on alternative youth.
  8. Asthana, Anushka & Thorpe, Vanessa. "Whatever happened to the original Generation X?"
  9. Coupland, Doug. "Generation X."
  10. Generation X - A Punk History with Pictures

Vidu ankaŭ redakti