XHTML

XML-baza sintakso por HTML

XHTML estas nova versio de HTML. XHTML estas bazita sur XML anstataŭ sur SGML, kaj estas esence kopio de HTML 4.01 (havante la samajn elementojn kaj la samajn atributojn) kun nura alpreno de la bazaj reguloj de XML, kio signifas, ke la bazaj principoj estas pli simplaj, sed ankaŭ pli striktaj.

XHTML
teknika normo • apliko de Etendebla Marklingvo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Jen kelkaj el la ŝanĝoj kompare kun malnova HTML:

  • La valoroj de atributoj devas havi citilojn (ekz-e <textarea cols="30" rows="25">).
  • Oni elektis por ĉiuj nomoj de elementoj kaj atributoj de XHTML tute minusklan formon, kaj oni nepre devas skribi tiujn nomojn ekzakte tiel, ne eblas uzi majusklajn variantojn (ekz-e <p>paragrafo</p>, ne <P>paragrafo</P>; <em class="io">Emfazata Teksto</em>, ne <EM CLASS="io">Emfazata Teksto</EM>).
  • Ĉiu elemento kun enhavo devas havi finmarkon (ekz-e, estas malpermesate skribi <p>Paragrafo <p>Dua paragrafo anstataŭ la ĝusta <p>Paragrafo</p> <p>Dua paragrafo</p>).
  • Elementoj sen enhavo bezonas elementofinan "/"-signon jam en la komenca marko (ekz-e <hr />).

XHTML 1.0 estas intence farita tiel, ke malnovaj legiloj ĝin komprenu, kvankam ili konas nur la regulojn de malnova HTML. Ekzistas nun ankaŭ versio 1.1 de XHTML. En tiu versio oni forlasis la kongruon kun malnova HTML, kaj oni devas trakti la paĝojn kiel veran XML-on. Ankoraŭ nur malmultaj legiloj povas trakti ĝuste faritan XHTML-on 1.1. Oni planas ankaŭ la sekvontan version 2.0, kiu verŝajne enhavos multe da utilaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.

La versio de XHTML por poŝtelefonoj estas XHTML MP.

Eksteraj ligiloj redakti