---Vikipediistoj :-) Zav' (-: Esperanto-Panorama ----

[Gzavje Godivje] - alinome Zav'.

Mi naskiĝis en Pau, en sud-okcidenta Francio kaj loĝas nuntempe en Rennes en Bretonio, nord-okcidenta regiono de Francio. Mi antaŭe loĝis dum tri jaroj en Poissy en Pariza_Regiono, dum du jaroj en Nanto kaj pli antaŭe dum 17 jaroj en Angers.

Mi malkovris Esperanton en 1994 per Interreto, kiun mi estis tiam ĵus malkovranta. Mia ĉefa agado en Esperanto-medio estas kunigi informojn en Interreto por dissendi ilin plej larĝe. Tiu-cele mi partoprenas en la Esperanta parto de la Open Directory Project
http://dmoz.org/World/Esperanto

Samcele mi konstruis TTT-ejon Esperanto-Panorama por diskonigi ĉefajn TTT-ejojn pri Esperanto:
http://esperanto-panorama.net

Jam superŝutata de agadoj en Interreto, mi tamen ŝatas la ideon partopreni de tempo al tempo en tiu nova projekto. Do ĝis baldaŭ :-)


Bonvenegon al la vikipedio! Mi esperas ke vi ĝuos vian tempon ĉi tie! --Chuck SMITH

Dankon! Fakte estas vere amuze partopreni sed oni riskas tie forgesi dormi...
Aĥ!! Diable! Estas plia frenezulejo... :-) -- Zav'

Kaj jen la artikolo pri Vikipedio en "JEFO-Informas" tradukita el la franca en Esperanto: JI-Vikipedio

Kaj jen nova eo-Vikio por JEFO: la JEFO-vikio!