Xavier MERTZ (6a de oktobro 1882 – 8a de januaro 1913) estis svisa esploristo, montogrimpisto kaj skiisto, de la urbo Bazelo. LI formis parton de la Far Eastern Party, nome komponanto de la Aŭstralia Antarkta Ekspedicio (1912-1913), dum kiu li mortis. La glaĉero Mertz estis nomumita liahonore.

Xavier Mertz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1882 (1882-10-06)
en Bazelo
Morto 8-an de januaro 1913 (1913-01-08) (30-jaraĝa)
en George V Land
Mortokialo veneno
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Berno
Subskribo Xavier Mertz
Okupo
Okupo esploristo • alpa skianto • montgrimpanto
vdr

Li estis filo de fabrikanto de tekstila maŝinaro, Mertz studis la juron pri patentoj en la Universitato de Berno, kaj sciencon en la Universitato de Laŭzano, kaj specializiĝis en la procezoj de formado de glaĉeroj kaj montoj. Estante studento, Mertz iĝis aktiva skiisto, kaj formis parton en naciaj konkurencoj, kaj kiel montogrimpisto ascendis multajn de la montopintoj plej altajn de la Alpoj. Komence de 1911, Mertz estis dungita de la geologo kaj esploristo Douglas Mawson por sia Aŭstralia Antarkta Ekspedicio. Dekomence oni dungis lin kiel skiinstruisto, sed jam en la Antarkto Mertz laboris kun Belgrave Edward Sutton Ninnis en la zorgado de la gronlandaj hundoj aŭ sledhundoj de la ekspedicio.

En la somero 1912–13, Mertz kaj Ninnis estis elektitaj de Mawson por akompani lin en la esplorado de la Fora Oriento, uzante hundojn por peli la sledojn plej rapide el la bazo de la ekspedicio en Adelilando al Lando de Viktoria. Post Ninnis kaj unu sledo kiu transportis la majoritaton de la manĝaĵoj malaperis en fendo de 500 km de la rifuĝejo, Mertz kaj Mawson entreprenis la revenon al okcidento, uzante la hundojn por suplementi la nutradon. Je ĉirkaŭ 160 km de la sekurejo, Mertz mortis, kaj Mawson devis sekvi sola. La kaŭzo de la morto de Mertz neniam povis estis establita certege; la teorio normale menciita estas ke li mortis pro hipervitaminozo de Vitamino A (nome troa engluto de vitamino A) pro konsumado de la hepatoj de la sledhundoj. Aliaj teorioj sugestis, ke li mortis pro kombino de malbonkvalita nutrado, ŝanĝo en la dieto, troa malvarmo, kaj psikologia streso.

Bibliografio redakti

  • Ayres, Philip J. (1999), Mawson: a life, Carlton South, Victoria: Miegunyah Press at Melbourne University Press, ISBN 978-0-522-84811-3
  • Bickel, Lennard (2000) [1977], Mawson's Will: The Greatest Polar Survival Story Ever Written, Hanover, New Hampshire: Steerforth Press, ISBN 978-1-58642-000-0
  • Carrington-Smith, Denise (5a–19a de decembro 2005), «Mawson and Mertz: a re-evaluation of their ill-fated mapping journey during the 1911–1914 Australasian Antarctic Expedition», The Medical Journal of Australia 183 (11/12): 638-641, PMID 16336159
  • Hall, Lincoln; Scanlan, Barbara (research) (2000), Douglas Mawson: The Life of an Explorer, Sydney: New Holland, ISBN 978-1-86436-670-9
  • Hayes, J. Gordon (1936) [1932], The Conquest of the South Pole, Great Britain: Keystone Library
  • Laseron, Charles Francis (1947), South with Mawson: reminiscences of the Australasian Antarctic Expedition, 1911–1914, Sydney: Australasian Publishing Co.
  • Mawson, Douglas (1915), The Home of the Blizzard: the story of the Australasian Antarctic Expedition, 1911–1914, Philadelphia: Lippincott
  • Mawson, Douglas (1988), Jacka, Fred; Jacka, Eleanor, eds., Mawson's Antarctic diaries, North Sydney: Allen & Unwin, ISBN 978-0-04-320209-8
  • Riffenburgh, Beau (2009) [2008], Racing with death: Douglas Mawson—Antarctic Explorer, London, New York and Berlin: Bloomsbury Publishing, ISBN 978-0-7475-9671-4