Xi Jinping

kategorio en Vikimedio

Xi Jinping (pinjine) aŭ Ŝji Ĝjinping (esperante) (simpligita ĉina: 习近平; tradicia ĉina: 習近平; [ɕǐ tɕîn pʰǐŋ]) (naskiĝinte la 15an de junio 1953 en Pekino[1]) estas ĉina politikisto, kiu estis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Komisionestro de la Centra Milita Komisiono (CMK) ekde 2012, kaj Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko ekde 2013. Xi estis la Supra Gvidanto de Ĉinio, la plej eminenta politika gvidanto en Ĉinio, ekde 2012.

Xi Jinping
Xi Jinping 2019 (49060546152) 2.jpg
Persona informo
Naskonomo 习近平
Naskiĝo 15-an de junio 1953 (1953-06-15) (68-jara)
en Pekino
Lingvoj Nordĉina dialektaro
Loĝloko Pekino
Ŝtataneco Ĉina Popola Respubliko
Alma mater Tsinghua Universitato • Tsinghua Universitato • Beijing Bayi School • Pekina Gimnazio 101
Subskribo Xi Jinping
Familio
Patro Xi Zhongxun
Patrino Qi Xin
Frat(in)oj Xi Yuanping • Qi Qiaoqiao • Xi Zhengning • Zhang Yannan • Xi An'an • Xi Heping • Xi Ganping
Edz(in)o Peng Liyuan • Ke Lingling
Infano Xi Mingze
Okupo
Okupo politikistoinĝeniero • kemia inĝeniero • advokatofilozofo
Verkoj General Secretary Xi Jinping important speech series
Zhi Jiang Xin Yu
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La filo de ĉina komunista veterano Xi Zhongxun (Ŝji Ĝongŝjun), oni forpelis tiun dum adoleskeco al kampara Yanchuan (Janĉŭan) Gubernio post la elpurigo de ties patro dum la Kultura Revolucio, kaj Xi loĝis en kaverno en la vilaĝo de Liangjiahe (Ljangĝjahe), kie tiu aliĝis al la KPĈ kaj laboris en la posteno de partia sekretario. Xi studis kemian inĝenierarton ĉe Tsinghua (Ĉinghŭa) Universitato kiel "Laborista-Kamparana-Soldata studento". Xi altrangiĝis politike en marbordaj provincoj de Ĉinio. Xi estis Guberniestro de Fujian (Fuĝjano) de 1999 ĝis 2002, kaj poste estis Guberniestro kaj Partia Sekretario de la najbara Zhejiang (Ĝeĝjango) de 2002 ĝis 2007. Post kiam oni eksigis la Partian Sekretarion de Shanghai (Ŝanhajo) Chen Liangyu (Ĉen Ljangju), Xi anstataŭis tiun dum mallonga tempo en 2007, kaj poste aliĝis al la Konstanta Komitato de la Politburoo kaj estis la unua sekretario de la Centra Sekretariejo en oktobro 2007. En 2008 Xi fariĝis la supozata posteulo de Hu Jintao (Hu Ĝjintaŭ) en la posteno de Supra Gvidanto. Pri tiu celo, Xi fariĝis Vicprezidento de la Ĉina Popola Respubliko kaj Vickomisionestro de la Centra Milita Komisiono. Xi oficiale ricevis la titolon de "gvidantara kerno" de la KPĈ en 2016. Xi ankaŭ estis membro de la 17a, 18a, 19a Konstanta Komitato de la Politburo de KPĈ ekde 2007. En 2018, Xi aboliciis limojn de mandato de prezidento.

Xi estas la unua Ĝenerala Sekretario, kiu naskiĝis post la establo de la Ĉina Popola Respubliko. Xi starigis multajn rimedojn por efektivigi partian obeadon kaj internan unuecon. Ties kampanjo kontraŭ koruptado kaŭzis la malsukceson de eminentaj nunaj kaj eksaj oficiuloj de la komunista partio, inkluzive membroj de la Konstanta Komitato de la Politburo. Xi faris pli agresema fremda politiko, precipe pri rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, pri teritoriaj asertoj en la Suda Ĉina Maro, kaj pri libera komerco kaj tutmondiĝo. XI klopondis vastigi la influon de Ĉinio en Afriko kaj Azio per la Iniciato Zono kaj Vojo.

Xi multe centrigis institucian povon per teni al si multajn postenojn, inkluzive estron de la nova Landa Sekureca Komisiono, kaj estron de novaj komitatoj pri ekonomiaj kaj sociaj reformoj, milita restrukturado kaj modernigo, kaj la interreto.[2]

Xi estsa ofte priskribita kiel diktatoro de politikaj kaj akademiaj observantoj,[9] pro pliigo de cenzuro kaj amasa gvatado, plimalboniĝo de homaj rajtoj, la personeca kulto pri tiu, kaj la elimino de limoj pri kiom longe oni povas resti en sia posteno.[10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20][21] La politikaj pensoj de Xi estis inkluzivitaj en la konstitucioj de la partio kaj de la ŝtato.[22][23]

CenzuroRedakti

"Dokumento Nombro 9" estas sekreta interna dokumento dissendata ene de la Komunista Partio de Ĉinio en 2013 de la Ĝenerala Oficejo de la partio.[24][25] Ĝi estis unue eldonita en julio 2012.[26] La dokumento avertas pri sep danĝeraj okcidentaj valoroj:

Priraportado pri ĉi tiuj temoj en edukaj materialoj estas malpermesita.[29]

Ekonomia politikoRedakti

Xi pliigis ŝtatan direkton pri la ekonomio de Ĉinio, subtenante ŝtatposedatajn firmaojn,[30] kaj ankaŭ subtenante la privatan sektoron.[31] Xi pliigis la rolon de la Komisiono de Centraj Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, malpliigante la rolon de la Ŝtata Konsilio.[32] Ties regado faciligis al bankoj la eldonon de hipotekoj, pliigis fremdan partoprenadon en la obligacia merkato, kaj pliigis la mondan rolon de la landa valuto renminbio, helpante al ĝi aliĝi la korbo de specialaj rajtoj de enspezo de la Internacia Monunua Fonduso.[33] Je la 40a datreveno de la lanĉo de ĉinaj ekonomiaj reformoj en 2018, Xi promesis daŭrigi reformojn sed avertis, ke neniu "povas postuli al la ĉina popolo".[34] Ekde la komenco de la komerca batalo inter Ĉinio kaj Usono en 2018, Xi ankaŭ revivigis petojn por sindependo, precipe pri aferoj de teknologio.[35]

Post parolado de Jack Ma en 2020, en kiu tiu diris, ke ĉinaj bankoj havas "pensmanieron de lombardejo," kaj priplendis registaran reguladon, oni diris, ke Xi koleregiĝis kaj decidis haltigi la publikiĝon de la firmao Ant Group, kaj komencis subpremon de ĉinaj grandaj teknologiaj firmaoj.[36][37] En decembro 2020, Xi diris, ke unu el la plej gravaj celoj de 2021 estos pliigi kontraŭmonopolajn regulojn kontraŭ enretaj platformoj.[38] En marto 2021, Xi postulis la akcelon de la subpremo de tiaj firmaoj.[39][40]

Iniciato Zono kaj VojoRedakti

 
Landoj kiu subskribis kunlaborajn dokumentojn rilate al la Iniciato Zono kaj Vojo.

Xi anoncis la Iniciaton Zono kaj Vojo (IZV) je septembro kaj oktobro 2013 dum vizitoj al Kazaĥio kaj Indonezio[41] kaj poste Li Keqiang (Li Keĉjang) propagandis ĝin dum ŝtataj vizitoj al Azio kaj Eŭropo. Xi faris la anoncon pri la iniciato en Astana, Kazaĥio kaj diris, ke ĝi estas "ora ŝanco".[42] Oni diris, ke IZV estas la ĉefa projekto de Xi, inkluzivante multajn infrastrukturajn kaj investajn projektojn en ĉiuj partoj de Azio, Eŭropo, Afriko, kaj Ameriko.[43] IZV estis aldonita al la konstitucio de la KPĈ dum la ferma sesio de la 19a Partia Kongreso je la 24a de oktobro 2017,[44] plu levante ĝian gravecon.[45]

ReferencojRedakti

  1. angle "Profile: Xi Jinping - China's next leader?", BBC, 14 februaro 2012
  2. Journal of Current Chinese Affairs (majo 2009). Arkivita el la originalo je 17 februaro 2012. Alirita 20 oktobro 2010. Arkivigite je 2012-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (2015) “China's Foreign Propaganda Machine”, Journal of Democracy (en) 26 (4), p. 51–59. doi:10.1353/jod.2015.0056. 
  4. (2 januaro 2018) “China's authoritarian path to development: is democratization possible?, by Liang Tang, Abingdon, Routledge, 2017, 263pp., Ŝablono:Text: 978-1-138-01647-7”, Journal of Contemporary East Asia Studies 7 (1), p. 81–83. doi:10.1080/24761028.2018.1483700. 
  5. Tung, Hans H.. (2019) Economic Growth and Endogenous Authoritarian Institutions in Post-Reform China. Palgrave Macmillan.
  6. (2019) “Shades of Authoritarianism and State–Labour Relations in China”, British Journal of Industrial Relations (en) 57 (2), p. 223–246. doi:10.1111/bjir.12436. 
  7. (3 marto 2020) “Xi Jinping and the End of Chinese Exceptionalism”, Problems of Post-Communism 67 (2), p. 111–128. doi:10.1080/10758216.2018.1535274. 
  8. Tung, Hans H.. (2019) Economic Growth and Endogenous Authoritarian Institutions in Post-Reform China. Palgrave Macmillan.
  9. [3][4][5][6][7][8]
  10. Phillips, Tom, "'Dictator for life': Xi Jinping's power grab condemned as step towards tyranny", The Guardian, 26 February 2018. (en-US)
  11. Anderlini, Jamil, "Under Xi Jinping, China is turning back to dictatorship", Financial Times, 11 October 2017. (en-US)
  12. Radchenko, Sergey, "Dictatorship nearly destroyed China once. Will it do so again?", The Washington Post, 5 March 2018. (en-US)
  13. Carrico, Kevin, "A deepening dictatorship promises a grim future for China", East Asia Forum, 2 aprilo 2018. (en-US)
  14. Stelzer, Irwin, "Emasculate America: The dictator's plan for world domination", The Times, 4 March 2018. (en-US)
  15. "Kim Jong Un entertains Xi Jinping at home", The Economist, 21 June 2019.
  16. . China's war on words show Xi Jinping is a dictator for life | Opinion (angle) (28 February 2018). Alirita 17 aŭgusto 2019.
  17. . Opinion: Xi Jinping – Today's chairman, tomorrow's dictator? (en-GB) (26 February 2018). Alirita 17 August 2019.
  18. . China Is Likely to Enter Another Long Period of Severe Dictatorship (angle) (28 February 2018). Alirita 17 aŭgusto 2019.
  19. . Great Countries, Bad Leaders (angle) (30 julio 2019). Alirita 17 aŭgusto 2019. “Moreover, Xi is deploying cutting-edge technology to reinforce his dictatorship.”.
  20. . China Now Faces the Downsides of Dictatorship. Bloomberg (27 February 2018). Alirita 17 August 2019.
  21. Tisdall, Simon, "The Chinese export we really should be worried about: repression", The Guardian, 23 November 2018. (en-GB)
  22. "Xi Jinping's political thought will be added to Chinese Communist Party constitution, but will his name be next to it?", South China Morning Post, 18 September 2017.
  23. "Behind the Personality Cult of Xi Jinping", 8 marto 2016. (en-US)
  24. Li, Bing (16a de majo 2013). 省储备局认真学习贯彻落实《关于当前意识形态领域情况的通报》,湖南机关党建. hndj.gov.cn. Arkivita el la originalo je la 15a de junio 2013. Alirita je la 16a de oktobro 2013.
  25. Liang, Liming (9a de majo 2013). 西藏广电局召开传达学习有关文件精神会议,中国西藏之声网. vtibet.cn. Arkivita el la originalo je la 15a de junio 2013. Alirita je la 16a de oktobro 2013.
  26. Ren, Jie (3 July 2012). 当前我国意识形态建设面临的六大挑战--理论--人民网. People's Daily (ĉine). Arkivita el la originalo je la 31a de oktobro 2012. Alirita je la 8a de septembro 2019.
  27. And the Oscar for Censorship Goes to Xi Jinping (26 April 2021).
  28. Buckley, Christopher, "China's New Leadership Takes Hard Line in Secret Memo", The New York Times, 19 August 2013.
  29. Li, Raymond, "Seven subjects off limits for teaching, Chinese universities told", 29 August 2013.
  30. "Chinese President Xi Jinping's show of support for state-owned firms 'no surprise', analysts say", South China Morning Post, 28 September 2018.
  31. Gan, Nectar, "Xi says it's wrong to 'bad mouth' China's state firms... but country needs private sector as well", South China Morning Post, 28 September 2018.
  32. Mitchell, Tom, "Xi's China: The rise of party politics", Financial Times, 25 July 2016.
  33. Bradsher, Keith, "China and Economic Reform: Xi Jinping's Track Record", The New York Times, 4 March 2017. (en-US)
  34. Wildau, Gabriel, "Xi says no one can 'dictate to the Chinese people'", Financial Times, 18 December 2018.
  35. Fifield, Anna, "As China settles in for trade war, leader Xi emphasizes 'self reliance'", The Washington Post, 2 November 2018.
  36. Bloomberg, Bloomberg News |, "Analysis | What's Behind China's Crackdown on Its Tech Giants", The Washington Post. (en-US)
  37. "China's tech giants fall under regulator's pressure", BBC News, 2021-03-16. (en-GB)
  38. . Alibaba sales surge, even as crackdown in China intensifies. Alirita 2021-03-16.
  39. . China's Xi Jinping says regulations need to close 'loopholes' as Beijing cracks down on tech (angle) (2021-03-16). Alirita 2021-03-16.
  40. . Xi Jinping renews call for crackdown on Chinese tech companies. Alirita 2021-03-16.
  41. Chronology of China's Belt and Road Initiative (angle). Arkivita el la originalo je 23 September 2018. Alirita 23 September 2018.
  42. Jiao, Wu, "Xi proposes a 'new Silk Road' with Central Asia", China Daily, 8 September 2013.
  43. "Xi Jinping Says China's Belt and Road Initiative Is Not Saddling Poor Countries With Debt", Time, 26 April 2019.
  44. ""Belt and Road" incorporated into CPC Constitution", Xinhua News Agency, 24 October 2017.
  45. Tan, Huileng, "China wrote Belt and Road Initiative into the party constitution. That makes it riskier than ever", CNBC, 31 October 2017.


Antaŭe:Prezidento de la Popola Respubliko ĈinioPoste: 
Hu Jintao2013-nun

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Xi Jinping en la angla Vikipedio.