Malfermi la ĉefan menuon

Sinino, ĉine 西宁/西寧 estas ĉefurbo de Ĉinghajo kaj ankaŭ universitata urbometropolo en Ĉinio. La loknomo signifas: "paco en la okcidento". La municipo administras ankaŭ 8 distriktojn kaj vilaĝojn.

Sinino
Xining Montage.jpg
Administrado
Poŝtkodo 810000 [+]
Retpaĝaro www.xining.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 2 154 000  (2007) [+]
Loĝdenso 281 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 37′ N, 101° 47′ O36.62386101.77866Koordinatoj: 36° 37′ N, 101° 47′ O [+]
Alto 2 275 m [+]
Areo 7665 km² ( 766 500 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Sinino
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Xining [+]
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Sinino etendiĝas laŭ rivero en altebenaĵo, en centro de la lando. Lanĝoŭo troviĝas proksimume 200 km.

HistorioRedakti

Historio de Sinino komenciĝis proksimume iomete antaŭ Kristo. Tiam la loko estis grava haltejo de karavanoj laŭ la norda silka vojo. Oni liveris lignojn, lanojn kaj salojn. Tial dum la historio diversaj regantoj volis kontroli la urbon. Ekde la 7-a jarcento Sinino iĝis ankaŭ grava religiema centro de la budhismo el Tibeto. En 1927 granda tertremo okazis. Precipe dum la socialismo la urbo industriiĝis.

EkonomioRedakti

En Sinino oni okupiĝas precipe pri teksaĵoj, felo, viando, lakto, salo.

KlimatoRedakti

Sinino havas sekan kaj altmontan klimaton. Jare pluvas po 374 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas, nur inter majo-septembro pluvas.

TrafikoRedakti

La fervojo atingis Sininon en 1959. La urbo havas flughavenon kaj aŭtovojon.

VidindaĵojRedakti

 
Vojo en Sinino

FontojRedakti

  • Angla Vikipedio
 
Strato en Sinino
 
Moskeo en Sinino