Xiomara Castro

Ĉi tiu artikolo uzas la nomajn kutimojn de Honduro. La patra familia nomo estas Castro kaj la edza familia nomo estas Zelaya.

Iris Xiomara CASTRO de Zelaya aŭ simple Xiomara Castro (naskiĝis la 30-an de septembro 1959, do nun 64-jara) estas hondura politikisto, nuna prezidento de la Respubliko. Ŝi estas la edzino de la iama perpuĉe eksigita prezidento Manuel Zelaya.

Xiomara Castro
Prezidanto de Honduro
Persona informo
Xiomara Castro
Naskonomo Iris Xiomara Castro Sarmiento
Naskiĝo 30-an de septembro 1959 (1959-09-30) (64-jaraĝa)
en Tegucigalpo,  Honduro
Lingvoj hispana vd
Loĝloko TegucigalpoCatacamas vd
Ŝtataneco Honduro vd
Partio Libero kaj Refondo • Partio Liberala de Honduro vd
Familio
Edz(in)o Manuel Zelaya vd
Infanoj Xiomara Zelaya • Héctor Zelaya Castro vd
Profesio
Okupo politikisto • woman manager vd
Prezidanto de Honduro
Dum ekde januaro 2022
Antaŭulo Juan Orlando Hernández
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Ŝi kandidatis en la hondura prezidanta baloto de novembro 2013, reprezentante la maldekstran politikan partion Libertad y Refundación ("libereco kaj refondiĝo"). La edzino de la detronigita iama prezidento de Honduro estis ĉefo de la movado rezistanta kontraŭ la nacia puĉo de 2009, kiu antaŭtempe elpelis ŝian edzon el la potenco. La 24-an de novembro 2013 oficiale proklamiĝis balota venkinto Juan Orlando Hernández, kiu estis elektita prezidento. La voĉdonado estis kontestita kaj Xiomara Castro ricevis la duan plej grandan nombron de voĉdonoj kaj ne akceptis la rezulton.

La situacio ripetiĝis en 2017, kiam Hernández estis konteste reelektita prezidento.

Balotado de 2021 redakti

Nova balotado okazis la 28an de Novembro 2021 kun partopreno de 68 %, kio en la lasta epoko estis tre alta proporcio en la lando. Malrapida kalkulado montris venkon de Xiomara Castro super la dekstrema kandidato nome Nasry Asfura, implikita en kazoj de korupto kaj drogokomercado, post 12 jaroj de dekstrema regado kaj politika krizo.[1][2][3] En sia programo ŝi proponis laŭleĝigon de aborto en plej necesaj kazoj, Konstitucifaran Asembleon, kio postulos ampleksan majoritaton, ekonomian apogon al malgrandaj entreprenoj kaj junuloj, kaj aliron al la grupo de hispanamerikaj maldekstraj organizoj.[1]

En la 27-a de januaro 2022 Xiomara Castro estis nomumita prezidanto de Honduro, nome unua virino kiu atingas tiun postenon.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jacobo García, Xiomara Castro encabezará el giro a la izquierda de Honduras Tegucigalpa - 30 nov 2021 - 04:00 CET El País Madrido, 30 de Novembro 2021, Alirita la 30an de Novembro 2021.
  2. Palencia, Gustavo, "Honduran ruling party hopeful Asfura faces uphill climb", Reuters, 2021-11-26. Kontrolita 2021-11-28. (angle)
  3. . Los modelos antagónicos de Xiomara Castro y Asfura se enfrentan en las urnas de Honduras (hispane) (2021-11-28). Alirita 2021-11-28.
  4. Xiomara Castro hace historia y se convierte en la primera presidenta de Honduras Público 27-a de januaro 2022, alirita la 28-an de januaro 2022