En matematiko, la y-detranĉo estas la punkto kie la grafikaĵo detranĉas la y-akson de la koordinatsistemo.

Grafikaĵo de funkcio kun y-detranĉo je (0,1).

La y-detranĉo de funkcio estas la punkto je kiu ĝi sekcas la linion x=0. Tial, se la funkcio estas de formo y=f(x), la y-detranĉo estas ĝia valoro je 0, f(0) tiel ĉi tia funkcio havas maksimume unu y-detranĉon.

Se la funkcio estas nedifinita je x=0, ekzemple y=cot(x), ĝi ne havas y-detranĉon.

Ĉe polinoma funkcio y=P(x), kie P estas polinomo, la konstanta termo estas la y-detranĉo de la polinomo. Ĉi tio estas ĉar ĉiu aliaj termoj enhavas potencon de variablo x kaj tial estas nuloj en kalkulado de P(0).

Se la interrilato estas de formo f(x, y) = 0, aŭ en formo de parametraj ekvacioj, la respektivaj ekvacioj devas esti solvitaj por trovi la y-detranĉon. Iuj figuroj, ekzemple cirkloj, elipsoj kaj hiperboloj povas havi pli ol unu y-detranĉon.

La nocio povas esti etendita por 3-dimensia spaco kaj pli altaj dimensioj, kaj ankaŭ por aliaj koordinataj aksoj, eble kun aliaj nomoj.

Vidu ankaŭ redakti