Yamazoe Saburoo

japana esperantisto
(Alidirektita el YAMAZOE Saburoo)

YAMAZOE Saburoo (japane 山添 三郎, naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 en Niigata-si - mortis la 15-an de januaro 2007) estis japana biokemiisto, profesoro de medicinaj sciencoj, kuracisto kaj esperantisto kiu verkis anglan-esperantan medicinan terminaron.

Yamazoe Saburoo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1908 (1908-10-20)
en Niigata
Morto 15-an de januaro 2007 (2007-01-15) (98-jaraĝa)
en Maebaŝi
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Nigata Altlernejo • Nigata Universitato
Okupo
Okupo esperantistokuracisto • biokemiisto
vdr

Kariero redakti

Li studis medicinon en la Nacia Medicina Universitato de Nigato de 1932 ĝis 1936, kaj laboris en la Instituto por Laborscienco en Tokio de 1937 ĝis 1941. Inter 1942 kaj 1945 li estis profesoro de Higieno en la Pekina Medicina Universitato. Post la milito li denove laboris en Instituto por Laborscienco, sed en Hokkaido de 1947 ĝis 1949 kaj samtempe kiel neregula lektoro en la Medicina Fakultato de la Hokajda Universitato en Saporo. En la jaroj 1949-1974 li estis profesoro de biokemio en Gumna-Universitato kaj inter 1974 kaj 1979 profesoro de nutrado en Kyoritu-Virina Universitato en Tokio.

Esperanto redakti

Li fariĝis Esperantisto en 1928 ankoraŭ kiel studento, kiam profesoro de fiziologio instruis Esperanton. Kelkajn jarojn post 1955 li estis landa delegito de ISAE, poste Ĝenerala sekretario de UMEA (1970-1989), ĉefa redaktoro de Medicina Internacia Revuo (1976-1993), kasisto de UMEA (1976-1999) kaj inspektoro de UMEA (ekde 1999).

Yamazoe aŭtoris en Esperanto gravajn fakajn artikolojn kaj la verkojn Esperanta medicina literaturo inter 1951 kaj 1986, Angla-Esperanta medicina terminaro kaj Dieta fibro - ĝiaj difinoj kaj klasifikoj.

Li estis dumviva membro de Japana Esperanto-Instituto, multjara delegito kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Fake, li estis prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio, ĝenerala sekretario (1970-89) kaj kasisto (1976-) de Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj ĉefa redaktoro (1976-93) de Medicina Internacia Revuo.

Angla-esperanta medicina vortaro redakti

Tiu vortaro enhavas 28 000 anglajn medicinajn terminojn kun ilia traduko al Esperanto.

Verkoj redakti

  • Titolaro de medicinaj artikoloj en MR kaj MIR (1957-1986) (1987)
  • Angla-esperanta medicina terminaro (2001), eld. Umea Shinoda Kuracejo en Krakovo (pl; Krakow), Pollando, 720 paĝoj
  • Kelkaj komentoj kaj eraturmo kun ŝanĝoj pri angla-esperanta medicina terminaro (2004)
  • La vivo kaj agado de d-ro Hideo Shimoda (2001)

Eksteraj ligiloj redakti