Cicio Mar

(Alidirektita el YE Junjian)

Cicio MAR, (ĉine: 叶君健, pinjine: Ye Junjian) aŭ naskiĝis en 1914 en Hong'an (Hubei) kaj mortis en la 5-an de januaro 1999) estis verkisto, tradukisto, erudito, ĉefredaktoro, deputito, socia aganto. Li estis pioniro de la Ĉina Esperanto-movado, komitatano inter 1980-1992 de UEA, ano de la ĉina parlamento, vicprezidanto de Ĉina Tradukista Asocio, konsiliano de Ĉina Verkista Asocio.

Cicio Mar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1914 (1914-01-01)
en Hong'an County
Morto 5-an de januaro 1999 (1999-01-05) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Vuhana Universitato • Q10926171
Okupo
Okupo esperantistoverkistotradukisto
vdr

Cicio Mar havas tri nomojn ofte uzataj. En Ĉinio li estas famkonata per la nomo Ye Junjian, kelkfoje Yeh Chun-chan, en okcidento per Chun-chan Yeh, kaj en esperanto pli konata per Cicio Mar, kies ĉinigo en ideogramoj legiĝas homofone kiel Mar, la mirinda talentulo el Hubei. Tiuj tri nomoj ĝuste respegulis la tri sferojn de lia agado: ĉinlingva, fremdlingva kaj esperanta.

Cicio Mar travivis enkarcerigon kaj persekutojn fare de japanoj dum la Dua Mondmilito kaj estis forpelita kaj devigita forlasi Japanion en tempolimo de 48 horoj dum li estis senmona. En 1948 li estis invitita ĉeesti mondan kongreson de intelektuloj en Pollando.

Esperantisto kaj poligloto redakti

Liceano 17-jara, aŭdinte pri Esperanto li tuj komencis memlerni pere de koresponda lernejo en 1931, li ekverkis originale ekde 1933. Verkis ankaŭ ĉine kaj angle, kaj scipovis 13 lingvojn inter alie Esperanton, la francan, hispanan, italan, germanan, danan kaj svedan lingvojn[1]. Ekde 1953 li redaktis la revuon "Ĉina Literaturo" en la angla kaj franca. Lia ĉefa Esperantlingva verko estas la novelaro Forgesitaj homoj, verkita en 1935 kaj unuafoje eldonita en 1937, reeldonita en Ĉongĉingo, en 1985. Li partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn: 34-a UK 1949, 63-a UK 1978, 64-a UK 1979, 65-a UK 1980, 70-a UK 1985, 71-a UK 1986, 72-a UK 1987, foje kiel reprezentanto de Ĉinio. Kiam UK okazis unuafoje en Ĉino en 1986, Cicio Mar funkciis kiel rektoro de la kongresa universitato.

Cicio Mar sinsekve laboris en la komisiono por internacia kultura interfluo, funkciis kiel ĉefredaktoro de la revuo "ĉina literaturo", ĉina tradukisto, vic-prezidanto de la Asocio de ĉinaj tradukistoj, komitatano de la ĉina federacio de literatura kaj arta rondoj, konsilanto kaj membro de la sekretariato de la Ĉina Verkista Asocio, vicprezidanto de la ĉina sekcio de la internacia verkista asocio PEN, profesoro de literaturo de fudan, centra (nun nankina) kaj furen universitatoj en Ĉinio. Li multe prelegis en universitatoj en Norvegio, Danlando, Britio, Usono. En esperanta rondo Cicio Mar estis vic-prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj Ĉina Asocio de Amikoj de Esperanto, honora prezidanto de ĈEL, konsilanto de EPĈ, kaj komitatano de UEA ekde 1980.

Lia filo Ye Nianxian, konata ankaŭ kiel prof. Freŝa Maro, estis ĝenerala sekretario de Pekina Esperanto-Asocio.

Verkado redakti

Verkoj de Cicio Mar en la ĉina lingvo estas jenaj :

  • Fabeloj de Ye Junjian
  • romanoj
    • Trilogio de tero
    • Trilogio de silenta montaro
  • noveloj
    • La sorto de ekspluatantoj
    • Sur la stepo
    • Eseoj en du ĉefurboj
    • Albumo

(resume en 5 milionoj da ideogramoj)

Cicio Mar ĉinigis multajn verkojn el fremdaj literaturoj (Eskilo, Prosper Mérimée, Maurice Maeterlinck, Henrik Ibsen, Federico Garcia Lorca, Hans Christian Andersen, Federico García Lorca, Lev Tolstoj k.a. ) resume en 3 milionoj da ideogramoj, el kiuj la plej fama estas fabeloj de Andersen (kompleta kolekto, 1,6 milionoj da ideogramoj) pro kio en 1988 li estis honorita de la dana reĝino per medalo "dana nacia standardo".

Cicio Mar scipovis originale verki en fremdaj (angla, germana...) lingvoj. Por propagandi rezistmiliton far ĉina popolo, li vivis en Eŭropo 4 jarojn. Post la venko de la Dua Mondmilito, Cicio Mar studis eŭropan literaturon en Anglio kaj verkis en la angla tri romanojn Montara vilaĝo kaj Ili flugas al sudo. Li ankaŭ angligis verkojn de Maŭ Dun kaj de multaj aliaj ĉinaj verkistoj publikigitaj fremdlande. Kiam Ĉinio eldonis la anglan version de poemoj de Maŭ Zedong, Cicio Mar fariĝis unu el la ĉefaj tradukintoj same kiel Qian Zhongshu.

Lia angle verkita romano Montara vilaĝo (The Mountain Village), la unua romano verkita de Ĉino en la angla pri Ĉinio, estis honorita de la angla biblioteka asocio (“Book Society”) kiel la plej bona verko por la monato Julio 1974, kaj poste tradukita en pli ol 20 lingvojn. Ĝi aperis en 1984 en Esperanto-versio de William Auld en la Serio Oriento-Okcidento (n° 21).

El liaj novaj verkaĵoj la trilogio "La Tero" elstaras kiel unu tre ampleksa pentraĵo de la historia periodo inter la disfalo de la malnova monarkio kaj la eksplodo de la Revolucio de Nova Demokratio en 1919.

Verkaro redakti

  • Forgesitaj homoj, eldonita en Ĉongĉongo, 1985
  • Montara vilaĝo, tradukita el la angla The Mountain village de William Auld, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984, Serio Oriento-Okcidento n°24, rete legebla Montara vilaĝo[rompita ligilo], recenzo[rompita ligilo] .
  • Ili flugas al sudo
  • Montar’ Silenta
  • Je la jarfino
  • Rakonto pri edziĝo
  • Onklo drinkema
  • Kiel Triumfo
  • Van reiris al armeo
  • Fantomo
  • Vojkamaradoj
  • Mezjulia festo
  • Al la vivo
  • Vaganta bandeto
  • Flosistoj
  • Du maljunuloj
  • Sur Herbejo
  • Julia nokto

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (zh) Ye Junjian: Tradukado de la feino de Andersen "La Unua Viro" Arkivigite je 2020-04-05 per la retarkivo Wayback Machine - Literaturo kaj Historio, Renmin Ribao, la 14-an de septembro 2019