Yagi-Uda-anteno

Yagi-Uda-anteno, aŭ Jagi-Uda-anteno, estas anteno kun dipolo, reflektilo kaj minimume unu direktilo. Ĝi estis inventita en 1926 de profesoro Uda Shintaro de, tiam imperia, Universitato Tohoku en Sendajo. Anglalingva raporto unue aperis de Prof. Yagi Hidetsugu.

Yagi-Uda-anteno por la 70cm amator-radio-bendo
Yagi-Uda-anteno kun 3 elementoj por la tri radioamatoraj bendoj 10m, 15m, 20m
Rilato inter antena longeco kaj gajno

La anteno havas gajnon, pli fortan radiadon kaj ricevon en la direkto de la direktilo(j) kompare al simpla dipolo. Tial ĝi aparte apreziĝas en amatora radioastronomio. Kutimaj antenoj por televido estas Jagi-Uda-antenoj kun multaj direktiloj.