Yalova estas urbo en la nordokcidento de Turkio. Ĝi situas ĉe la sudorienta bordo de la Marmora Maro, kiu ligas la Mediteranean Maron kun la Nigra Maro. La metropolo Istanbulo foras nur 40 kiometrojn.

Yalova
distrikto de Turkio • urbomunicipo
Administrado
Poŝtkodo 77000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124,956  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 29° 17′ O (mapo)40.65555555555629.275Koordinatoj: 40° 39′ N, 29° 17′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Yalova (Turkio)
Yalova (Turkio)
DEC
Yalova
Yalova
Situo de Yalova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yalova [+]
vdr


Makhachkala park in Yalova

Yalova estas ŝatata somera feriejo, kun larĝa sabla plaĝo, multaj glaciaĵejoj, restoracioj kaj kafejoj, aparte laŭlonge de la premenejo Sahil. Ankaŭ vastas la urbaj parkoj - en unu el ili troviĝas subĉiela teatrejo, en kiu somere sursceniĝas kulturaj eventoj.

La plej multaj turistoj estas enlandanoj, venas el Istanbulo aŭ ĝia regiono kaj havas feriodomon ĉi-tie. Sed ankaŭ multas turistoj el arabaj landoj, aparte el Kuvajto, UAE kaj Sauda Arabio.

Dum la forta tertremo de la regiono dum aŭgusto 1999 multaj urbaj konstruaĵoj detruiĝis kaj intertempe novkonstruiĝis - 16.000 homoj mortis, nekonata plia nombro neretroveblis kaj 25.000 grave vundiĝis.

Historio redakti

La unua setlejo en la regiono ekestis dum la prehistoria periodo, proksimume la jaro -3000. La Hititoj regis la regionon ĉirkaŭ la jaro -2000, kaj ilin sekvis la Frigoj ĉirkaŭ la jaro -1200. Post greka periodo, la regiono estis ligita al la Romia Imperio dum la jaro -74. Laŭ la divido de la Romia Imperio dum la jaro 395, la regiono de Yalova restis en la Bizanca Imperio. Dum la jaro 1302, Yalova estis konkerita kaj ekapartenis al la Otomana Imperio.

Varmaj fontoj redakti

Jam dum antikvaj grekaj tempoj famis varmaj fontoj proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la urbo en la montaro. Ankaŭ dum la romia, bizanca kaj osmana epokoj kaj same dum la nunaj modernaj tempoj la fontoj estis famaj kaj multe vizitataj pro siaj sanigaj kaj ripozigaj efikoj.

Partnera urbo redakti

Partnera urbo de Yalova estas

Eksteraj ligiloj redakti