Yandex Taksio

(Alidirektita el Yandex.Taxi)

Yandex Taksio (ruse Яндекс.Такси) estas la firmao kiu estas parto de la rusia konzerno Yandex kaj okupiĝas pri taksiaj servoj. Ĝi estas (kun)fondinto de la firmaoj Yandex Manĝaĵoj (kune kun Uber), Yandex Kuiristo, Yandex Butiko, Yandex Senŝoforaj Aŭtoj, Yango kaj funkcias en proksimume 20 landoj.

Yandex Taksio
ruse Яндекс.Такси
Yandex Taksio
ruse Яндекс.Такси
retejopoŝtelefona aplikaĵo • real-time ridesharing vd
Dum 26-a de oktobro 2011 - nekonata/nuntempe
Jura formo SLR
Fondita la 26-an de oktobro 2011
Fondintoj Yandex vd
Sidejo Moskvo (Rusio)
Estr(ar)o Daniil Ŝulejko
Spezosumo 481,1 milionoj da dolaroj (2019)[1]
Agokampo taksio
Posedata de Yandex vd
filiaj kompanioj Yandex Manĝaĵoj • Yango • Q113407983 vd
TTT taxi.yandex.com
vdr
Aŭto de Yandex Taksio. Tjumeno, Rusio.
Taksio, kunlaboranta kun Yandex Taksio kaj Gett. Israelo.

Historio redakti

La servo aperis en 2010 kiel eksperimento kaj unue evoluis ne tre sukcese, en 2012 oni eĉ pripensis fermi ĝin kiel fiaskintan[2]. La unua direktoro de Yandex Taksio en 2011 iĝis Lev Voloĵ, pli maljuna filo de Arkadij Voloĵ, fondinto de Yandex.

En januaro 2015 Yandex aĉetis la firmaon Rus.Taksio (ruse Рос.Такси), kiu ebligis al taksiejoj akcepti kaj distribui la mendojn. la servo estis aĉetita kontraŭ 1 miliardo da rubloj[3][4].

En julio 2017 Yandex kaj Uber subskribis interkonsenton pri kunigo de siaj komercoj kaj servoj pri Interreta mendado de taksioj. Yandex kontribuis per 100 milionoj da dolaroj kaj mapaj teknologioj, Uber alportis 225 milionojn da dolaroj kaj sian tutmondan sperton pri la enretaj taksiaj mendoj. La kunlabora kompanio ricevis rajton uzi ambaŭ varomarkojn — Yandex kaj Uber. Kosto de la nova firmao estis taksita je 3,7 miliardoj da dolaroj. 59,3% de la akcioj apartenis al Yandex, 36,6% — al Uber kaj 4,1% — al la dungitoj de Yandex Taksio. La servo iĝos posedaĵo de la nova firmao MLU B.V, kreita en Nederlando. La firmao rajtos labori en Rusio, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio kaj Kazaĥio. oni anoncis ke post ricevo de necesaj permesoj, ĝi povos labori ankaŭ en kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Do la nova firmao celis la tutan eksan Sovetunion, krom Ukrainio, Estonio, Litovio kaj Latvio. La kunlaboro estis parto de nova strategio de Uber, kiu alfrontis grandajn malfacilaĵojn en novaj merkatoj kaj transiris de ilia rekta okupado per subvenciado de la veturoj kaj neniigado tiele de la konkurantoj, al kunlaboro kun lokaj firmaoj. La Federacia Kontraŭmonopola Servo akceptis la aĉeton[5].

Yandex Taksio estis malpermesita en Ukrainio en 2017 kadre de sankcioj kontraŭ Rusio, kaŭzitaj de la politika krizo en Ukrainio (2013-2014), kiujn sekvis la Donbasa milito kaj la anekso de Krimeo fare de Rusio[6]. En marto 2019 ĝi eniris la liston de la firmaoj, kies agado en Ukrainio estis malpermesita per la ukazo de la prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko[7]. Tamen pro manko de ajna reala kontrolado, Yandex Taksio plu funkcias en Ukrainio kaj malkaŝe sin reklamas, allogante klientojn kaj taksiistojn[8].

Ekde julio 2019 Yandex Taksio provis aĉeti programaron kaj vokcentrojn de la grupo de la firmao Vezjot (ruse Везёт), kiu unuigis taksiojn Saturn (ruse Такси Сатурн), Vezjot, Fasten kaj Red Taxi. Respektiva peto estis prezentita ĉe la Federacia Kontraŭmonopola Servo, poste kelkfoje revokita por korektoj, sed en aprilo 2020 komplete nuligita[9].

En aŭgusto 2020 aplikaĵoj Yandex Manĝaĵoj, Yandex Drive, Yandex Butiko kaj Yandex Taksio estis kunigitaj en la aplikaĵo Yandex Go[10].

Ekde januaro 2021 koston de la veturo oni povas rondigi al cifero dividebla per dek, ekzemple de 343 rubloj al 350. La diferenco estas uzata por pagi veturojn de handikapuloj kadre de bonfara projekto de Yandex. Tio eblas nur se la pago okazas per bankokarto. La rondigo aldoneblas en la agordoj kaj forigeblas en iu ajn momento laŭplaĉe[11].

En februaro 2021 Yandex Taksio aĉetis vokcentrojn kaj komercon pri mendo de kargotransportado ĉe la kompanio Vezjot[12].

Ekde novembro 2021 la aplikaĵo Yandex Go kaj retejo de la servo subtenas funkciadon de ekranlegiloj, kio ebligas al la blinduloj mendi taksion per komputilo aŭ poŝtelefono[13].

En februaro 2022 en la aplikaĵo Yandex Go aperis Indikilo de Postulado (ruse Индекс спроса), montranta faktorojn kiuj aktuale influas la prezon de la veturo en respektiva areo. Ĝi havas kolorojn: verda, flava, oranĝa kaj ruĝa — ju pli proksime al la ruĝa, des malpli da liberaj aŭtoj haveblas, pli da trafikŝtopiĝoj estas laŭvoje kaj malpli bonaj veterkondiĉoj. Se klaki la indikilon, aperas klarigo pri kiu faktoro influas ĝian staton nun[14].

En oktobro 2022 aperis informoj ke Yandex interkonsentis kun AvtoVAZ, Haval, Chery kaj Geely pri kvoto je 10 mil aŭtoj por partneraj taksiejoj. Kutime Yandex bezonis po 40-50 mil aŭtoj jare, sed pro sankcioj kaŭzitaj de la milito en Ukrainio liverado de plejparto de la aŭtomarkoj estis ĉesigita, estiĝis deficito de la aŭtoj kaj iliaj elementoj. Kutime Yandex interkonsentas pri kvotoj, post kio lizingaj kompanioj aĉetas la aŭtojn kaj transdonas al taksiejoj[15].

En novembro 2022 aperis opcio "Kune" (ruse Вместе) danke al kiu se nombro de la mendoj grave superas nombron de la aŭtoj, aperas ebleco mendi veturon kun pasaĝero, elektinta similan itineron. Tio kostos malpli por pasaĝeroj kaj donos plian gajnon por ŝoforo[16]. Aperis ankaŭ ebleco elekti pli fruan elaŭtiĝon por redukti tempon kaj koston de la veturo[17]. Samtempe aperis opcio de interurbaj veturoj[18].

Ekfunkciis senpagaj opcioj por handikapuloj, ebligantaj peti helpon pri trovo de la aŭto aŭ informi la ŝoforon ke pasaĝero povas komunikiĝi nur per teksto, au ne parolas sed aŭdas, aŭ ke ĝin akompanas gvidhundo, aŭ ke li havos rulseĝon. La ŝoforo vidos tiujn ĉi informojn, do li povos rifuzi la mendon se li ne povas plenumi necesajn kondiĉojn. Krome la taksiisto ricevos necesajn sugestojn[19].

Geografio redakti

 
Mapo de Yandex Taksio en la mondo.

La servo funkcias sub diversaj nomoj en Rusio, Angolo, Azerbajĝano, Bolivio, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Kameruno, Alĝerio, Finnlando, Ganao, Israelo, Norvegio, Senegalo, Zambio, Mozambiko, Namibio[20], Pakistano[21].

Lando Aperis Notoj
  Rusio oktobro 2011[22][23]
  Belorusio la 25-an de februaro 2016 [24]
  Armenio la 1-an de julio 2016 [25]
  Kazaĥio la 28-an de julio 2016[26]
  Kartvelio la 24-an de aŭgusto 2016 [27]
  Ukrainio la 25-an de oktobro 2016 [28]. En 2017 la servo estis malpermesita, sed efektive funkcias[8].
  Moldavio la 25-an de julio 2017[29]
  Kirgizio la 9-an de novembro 2017[30]
  Latvio la 15-an de marto 2018[31]
  Uzbekio la 4-an de aprilo 2018[32]
  Serbio la 5-an de junio 2018[33]
  Litovio la 26-an de julio 2018[34]
  Estonio la 1-an de majo 2018[35]
  Ebur-Bordo la 4-an de oktobro 2018[36]
  Finnlando la 9-an de novembro 2018[37] sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Israelo la 10-an de decembro 2018[38] sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Ganao la 6-an de junio 2019[39]. sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Rumanio la 27-an de junio 2019[39]. sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Namibio la 13-an de februaro 2023[20]. sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Mozambiko la 13-an de februaro 2023[20]. sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)
  Pakistano la 23-an de majo 2023[21]. sub marko Yango (mallongigo de Yandex Go)

Kazaĥio redakti

La 11-an de junio 2021 juĝejo en Almato verdiktis malperson de la servo en la lando kaj blokadon de aplikaĵo Yandex Go por elŝutado. Tion kaŭzis patenta plendo de loka kompanio G-Taxi, ricevinta patenton pri "aŭtomatigita sistemo de la mendo de taksio" en aprilo 2016, unu monaton post lanĉo de Yandex Taksio en Kazaĥio. Yandex kontestis la decidon, argumentante ke la patento priskribas bazajn principojn de funkciado de iu ajn taksio rete mendebla, kvankam tiaj servoj funkciis tra la mondo jarojn antaŭ la registriĝo de la patento[40].

La 18-an de januaro 2022 komenciĝis enketado pro suspektebla "koordinado de ekonomia agado" organizita de la Agentejo pri protektado kaj evoluigo de konkurenco[41]. En decembro 2022 juĝejo agnoskis kontraŭleĝa enketadon rilate supozeblan altigon de la tarifoj[42]. En februaro 2023 la agentejo denove akuzis la kompanion pri nedono de petitaj informoj kaj tro altaj procentaĵoj, kiuj komenciĝas de 17%, kio kaŭzas altiĝon de la tarifoj. Ĝi atentigis ke en 2020 Yandex Taksio regis en Almato 87,78% de la merkato, en 2021 jam 84,34%, en Astano en 2020 — 60,7%, en 2021 — 67,3%[43].

Funkciado redakti

La sistemo funkcias interligante la ŝoforojn kaj la klientojn per Interreto.

Ŝoforo redakti

Flanke de la ŝoforo uzeblas aplikaĵo Taksometr (ruse Таксометр), kiun necesas elŝuti el Google Play kaj instali ĉe movtelefono aŭ tabulkomputilo kun Android, subtenanta GPSGLONASS. Poste la ŝoforo elektas la lingvon kaj trapasas registriĝon, dum kiu li interalie devas esti fotata kun siaj stirpermesiloj kaj aŭto. Poste li povos trejni sin per speciala trejno-programo[44].

Sur la ĉefa ekrano videblas mapo de Yandex Mapoj, butono Eklabori (ruse На линию) kaj informo pri mono, lukrita hodiaŭ. Ĉio alia kaŝiĝas en profilo de la ŝoforo, kie videbas rango de la ŝoforo (ĝi formiĝas el taksoj fare de klientoj), alireblaj tarifoj, statistikaj datumoj. En profilo eblas ankaŭ sendi mesaĝojn aŭ aĉeti benzinon, uzante la aplikaĵon. Por eklabori necesas klaki la menciitan butonon, por halti — klaki ĝin denove. Se la ŝoforo deziras ne paŭzi, sed tute fini laboron por hodiaŭ, li devas fermi la deĵoron, elirinte el la aplikaĵo, por ne plu ricevi mesaĝojn. La statistikaj datumoj montras nombron de plenumitaj mendoj kaj gajnitan monon (jam sen procentaĵoj) kaj renoviĝas aŭtomate meznokte. Dum veturo ĝi transformiĝas je linio, do pasaĝeroj ne vidos la datumojn. La aplikaĵo enhavas Yandex Navigilo, do surmape videblas gvatkameraoj, informoj pri trafikakcidentoj, riparado, fermitaj vojoj ktp. Eblas uzi ankaŭ alternativan eksteran navigilon. Post preni la mendon, sur la ekrano aperas kvaranguleto kun kuranta veturtempo. Se klaki ĝin, aperos slipo kun ĉiuj informoj pri la mendo kaj butonoj por administri ĝin. Eblas premi butonojn Surloke (ruse На месте), Nuligo (ruse Отмена) aŭ Fini (ruse Завершить)[45].

Ekzistas du statoj: Okupita (ruse Занят) kaj Preta (ruse На линии). Por ne plu ricevi mendojn sufiĉas premi butonon Okupita. La sistemo aŭtomate proponas mendojn. Post veni necesas premi butonon Surloke (ruse На месте) kaj pasaĝero vidos ke taksio jam venis. Senpaga atendado daŭras 10 minutojn. Poste necesas kontakti lin kaj se li rifuzis veturi, oni povas forveturi sen perdi poentojn, donataj de la sistemo. Por paŭzi por manĝi, aĉeti benzinon ktp necesas elekti staton Okupita. Se ŝoforo ne akceptis tri mendojn sinsekve la sistemo aŭtomate ŝaltas tiun ĉi staton, supozante ke li estas okupita[46].

La sistemo premias aktivajn ŝoforojn kaj malpremias pasivajn per la poenta sistemo Aktiveco (ruse Активность). La poentoj estas donataj por ĉiu plenumita mendo kaj forprenataj se ŝoforo premis butonon Ignori (ruse Пропустить) aŭ ŝanĝis sian decidon kaj nuligis jam akceptitan mendon. Ju pli longa estas distanco ĝis pasaĝero, des pli da poentoj ricevas ŝoforo kaj des malpli li perdas se li ignoras tian mendon. La plej granda perdo de poentoj okazas se li akceptis mendon, sed poste nuligis ĝin. Se ŝoforo estas tro malaktiva, mendoj kaj poentoj ne plu venos. Se ŝoforo friponas por ignori mendojn, li perdas poentojn. Forigitaj poentoj kontroleblas en la historio de Aktiveco. Kiam venas mendo, ŝoforo tuj vidas kiom da poentoj li ricevos kaze de ĝia akcepto kaj kiom perdos kaze de ignoro. Aktuala stato de Aktiveco kaj raporto pri la poentoj konsulteblas en la profilo en Taksometro. Por nuligi mendon sen perdi poentojn ŝoforo devas troviĝi ne pli ol 300 metrojn for de la loko, indikita kiel alvenpunkto, atendi pasaĝeron 10 minutojn kaj nur poste nuligi la mendon. Nur post tio li rajtas ekveturi al alia loko. Maksimume eblas kolekti 100 poentojn[47].

Fine de la veturo la sistemo petas la pasaĝeron pritaksi ĝin. El la lastaj 150 taksoj formiĝas Rango (ruse Рейтинг) de la ŝoforo. Ju pli freŝa estas la takso, des pli da pezo ĝi havas en kalkula formulo. Se la rango ekfalas, venas sciiga mesaĝo en Taksometro. Novulo havas 50 pintajn taksojn (po 5 poentoj), kiuj sume donas al li rangon 5. Se la rango falas sub 4,5, la ŝoforo ne plu ricevas la mendojn. Se li restarigos aliron al la mendoj, plenuminte instrukciojn, kiuj venas per Taksometro, li denove havos sian lastan rangon antaŭ blokado kaj ricevos provizoran aliron al la mendoj kiel ŝancon korekti sian rangon. Se dum sekvaj 150 veturoj lia rango plu falos, li estos blokita denove kaj rajtos reveni ne pli frue ol post duonjaro. Krome pli alta rango ebligas ricevi mendojn en pli altaj (do pli kostaj) veturklasoj; alteco de necesa rango dependas de regiono[48].

La pasaĝeroj povas pagi kontante aŭ per bankokarto, ligita al Yandex Taksio aŭ per promociaj kodoj, ricevataj kadre de reklamaj kampanjoj. La sistemo distribuas la mendojn aŭtomate, sed dufoje ĉiutage eblas elekti kia pagmaniero estos proponita sekvan fojon — ĉu kontante aŭ per karto. Foje tio ne eblas, pri kio avertas surskribo sur la ekrano de Taksometro[49].

Eblas pagi benzinon per Taksometro. Por tio necesas peti taksiejon aldoni al via profilo sekcion Benzinstacioj (ruse Заправки) kaj instali Yandex Navigilo. Poste eniri en Taksometro sekcion Benzinstacioj, la sistemo transiros al Yandex Navigilo, kiu montros maksimuman sumon, kiun ŝioforo rajtas uzi por benzino. La ŝoforo klakas butonon Komprenite (ruse Понятно) kaj elektas benzinstacion surmape. Yandex Navigilo konstruos itineron al ĝi. Ĉe benzinstacio necesas enigi benzintubon kaj indiki en la aplikaĵo kiom da litroj vi planas aĉeti aŭ kiom da mono pagi, indiki numeron de benzinejo kaj klaki Pagi (ruse Оплатить). Se tion faras kunlaboranto de benzinstacio, necesas averti lin ke la pago okazos tra la aplikaĵo. Se vi deziras ŝarĝi plenan benzinujon, necesas elekti nombron da litroj iom superantan maksimuman kapaciton de la benzinujo aŭ pli grandan sumon, post kio aplikaĵo Yandex Benzinstacioj frostigos respektivan sumon ĉe via konto (se necese ĝi redonos restan monon poste). Se Yandex Benzinstacioj fuŝis aŭ aperis iuj problemoj, oni povas mesaĝi al la teknika servo de Yandex Navigilo. Oni povas ankaŭ ligi al sia konto lojalecan karton de benzinstacio. por tio necesas eniri en Taksometro, en sia profilo klaki Benzinstacioj, transiri aŭtomate al Yandex Navigilo kaj poste plenumiaperintajn instrukciojn[50].

Pasaĝero redakti

La pasaĝero povas mendi la taksion per telefonvoko, retejo aŭ aplikaĵo Yandex Go, kiu aŭtomate detektas lian situon kaj montras ĝin sur la mapo, liverata de Yandex Mapoj. Oni povas ŝanĝi la situon, skribante alian adreson. La sistemo montras staton de la trafiko, indikante rangon de trafikŝtopiĝoj je skalo kie 10 estas la plej alta nivelo. Ĝi informas ankaŭ pri la faktoroj kiuj influas la prezaltiĝon (malbona vetero, malmulteco de la aŭtoj, altigita postulado). La mendinto povas elekti tarifon (inkluzive de la Infana, kiu supozigas haveblon de infanseĝo). Post tio la sistemo serĉas la mendoplenumanton kaj post kiam li konfirmas sian pretecon, la sistemo informas la mendinton post kioma tempo venos la aŭto, indikante ankaŭ ĝian platnumeron, markon, koloron, nomon kaj foton de la taksiisto. Dum la alveno de la aŭto kaj poste dum la veturo la sistemo ĉiam montras ĝian aktualan situon surmape kaj prognozatan tempon de la alveno. Kaze de bezono oni povas kontakti la taksiiston voĉe aŭ sendante mesaĝon. Oni povas nuligi la mendon, sed se la aŭto jam venis kaj la mendo estas nuligita ne pro kulpo de la ŝoforo, la nuligo estas pagenda. Plendojn pri la konduto de la ŝoforoj ks oni povas prezenti same per la aplikaĵo. Fine de la veturo la pasaĝero povas pritaksi la ŝoforon kaj aldoni temonon laŭplaĉe. Historio de la veturoj estas montrata en la aplikaĵo, raportoj venas al la retpoŝto, se la pasaĝero indikis ĝin.

Blinduloj povas uzi ekranlegilojn por mendi la taksion memstare per la retejo aŭ la aplikaĵo[13].

Ekde aprilo 2023 korporaciaj klientoj povas mendi taksion por certa tempo (ĝis 8 horoj), kio ebligas samtempe mendi veturojn al kelkaj lokoj dum unu tago[51].

Kritiko kaj plendoj redakti

La pasaĝero povas plendi pri la ŝoforo. En tiu kazo Yandex Taksio fermas al la ŝoforo aliron al la mendoj ĝis la fino de la nketado kaj foje povas bloki ĝin por ĉiam. Pro tio aperis nigra merkato, en kiu oni vendas falsajn kontojn ĉe Yandex Taksio, kio ebligas al blokita taksiisto plu akcepti mendojn de la firmao. Krome tio ebligas aliĝi al Yandex Taksio eĉ se la ŝoforo malkonvenas al ĝiaj postuloj, ekzemple ne havas rusian stirpermesilon (kio oftas ĉe enmigrintoj) aŭ ŝoforas malpli ol tri jarojn. Tio endanĝerigas ambaŭ flankojn, ĉar la ŝoforo timos plendi pri la pasaĝero al la firmao kaj la pasaĝero vane plendos pri la ŝoforo, kies veran identecon la firmao ne konas. Oni taksas ke ĝis 10% de la ŝoforoj ĉe Yandex Taksio uzas falsajn kontojn. [52].

Ĝis decembro 2017 Yandex Taksio ne asekuris vivon kaj sanon de la pasaĝeroj, asertante ke ĝi ne respondecas pri trafikakcidentoj kaj ties sekvoj, ĉar ĝi nur aranĝas interagon de la klientoj kaj la ŝoforoj per sia programaro. Sed en 2016 pro kulpo de ŝoforo de Yandex Taksio okazis trafikakcidento, sekve de kiu estis vundita pasaĝero. Juĝejo unuafoje respondecigis ne nur la ŝoforon kaj lian taksiejon, sed ankaŭ Yandex Taksio[53]. Ekde tiam la kompanio asekuras la sanon kaj vivon de sia pasaĝeroj po ĝis 2 milionoj da rubloj[54].

Taksiistoj ofte plendas ke la tarifoj estas tro malaltaj, do ili devas labori po 12 horojn tage kaj pli por lukri sufiĉe, kio damaĝas ilian sanon kaj endanĝerigas la trafikon. En 2018 rusiaj fakuloj esploris la aferon kaj konfirmis, ke tarifoj de Yandex Taksio (same kiel tiuj de iliaj konkurantoj) malebligas al la ŝoforoj observi regulojn pri sano kaj sekureco kaj ricevi averaĝan ŝoforan salajron en Moskvo[55]. En 2019 la kompanio komencis testadon de la skemoj, ebligantaj garantiitan enspezon al la taksiistoj, plenumantaj certajn kondiĉojn[56]. Ŝoforoj kontraŭstaras al la firmao, foje strikante por altigi la pagojn kaj plibonigi pagkondiĉojn. Por puni la strikrompantojn kaj igi ilin aliĝi al la striko, ili aranĝas falsajn nepagitajn mendojn, kiuj devigas laborantajn taksiistojn veturi longe kaj senpage (ĉar efektive la pasaĝeroj ne ekzistas)[57]. Serio da strikoj okazis en 2018, kiam Yandex Taksio kaj ĝiaj konkurantoj draste altigis siajn procentaĵojn de 18% ĝis 30%[58] kaj ripetiĝis en 2019[59].

Oni plendas pri nesufiĉa protektado de personaj datumoj fare de Yandex Taksio. En 2019 post ricevi leteron de la moskva polico kun peto doni informojn pri la veturoj de la ĵurnalisto Ivan Golunov, akuzita pri vendo de narkotikaĵoj, Yandex Taksio faris tion[60][61].

Senŝofora aŭto redakti

 
Aŭto en ekspozicio CES. 2019

En aŭgusto 2018 Yandex lanĉis en testa reĝimo robotaksion en la urbo Innopolis (Tatario). Oni ekveturigis du senŝoforajn aŭtojn, kiuj cirkulis po kelkaj horoj tage ene de tiu ĉi scienca urbeto, en- kaj elaŭtigante pasaĝerojn en kvin lokoj. Ĉiu aŭto povis enspacigi ĝis tri pasaĝerojn, kiujn akompanis inĝneiero-testanto, observanta funkciadon de la aŭto. Veturi rajtis ĉiuj plenkreskaj urbanoj, subskribintaj respektivajn paperojn. Voki la taksion eblis per boto en Telegramo. La veturoj estas senpagaj[62]. Ĝis novembro 2021 okazis jam pli ol 20 000 veturoj kaj eĉ ne unu akcidento; averaĝe oni mendas po 40-50 veturoj tage dum somero kaj po 70-80 dum vintro. La taksioj estas mendeblaj ĉiutage de la 6-a matene ĝis la 11-a vespere per apo Yandex.Go aŭ mendoservo. Cirkulas jam ses aŭtoj, nombro de haltejoj superis 20, la servon uzas pli ol 3000 homoj. Averaĝa veturtempo estas kvar minutoj[63][64].

Sume ĝis septembro 2019 senŝoforaj aŭtoj de Yandex traveturis 1 milionon da kilometroj en Rusio, Usono kaj Israelo, el kiuj 900 mil — en 2019. Ĝis nun tiun limon superis nur malmultaj firmaoj en la tuta mondo. La senŝoforaj aŭtoj de Waymo (firmao de Google), kies direktoro John Krafcik jam en 2018 raportis pri pli ol 12,9 milionoj da kilometroj. Uber atingis 4,8 milionoj da kilometroj, sed en marto 2018 ĉesigis la testadon post kiam ĝia aŭto koliziis kontraŭ piediranto kaj tiu pereis[65].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jara raporto de Yandex pri 2019 (angle). Yandex. Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-15.
  2. Анастасия Голицына (2017-05-31) «Мы странные, замкнутые интроверты» (ruse). Vedomosti. Alirita 2023-06-05.
  3. Игорь Королев (2015-05-28) «Рос.Такси» обошлась «Яндексу» в 1 млрд рублей (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2016-04-14. Alirita 2020-07-15.
  4. «Яндекс» купил сервис для таксопарков вместе с разработчиками (ruse). Cnews.ru (2015-01-29). Arkivita el la originalo je 2019-09-17. Alirita 2020-07-15.
  5. Алексей Сивашенков (2017-12-22) Слияние «Яндекс.Такси» и Uber — сделка года по версии Forbes (ruse). Forbes. Arkivita el la originalo je 2020-05-31. Alirita 2020-07-15.
  6. УКАЗ ПРЕЗИДЕНТА УКРАЇНИ №133/2017 (ukraine). Prezidanto de Ukrainio (2017-04-28). Arkivita el la originalo je 2020-07-11. Alirita 2020-07-05.
  7. УКАЗ ПРЕЗИДЕНТА УКРАЇНИ №82/2019 (ukraine). Prezidanto de Ukrainio (2019-03-19). Arkivita el la originalo je 2020-06-04. Alirita 2020-07-15.
  8. 8,0 8,1 Недозапретили: как работает и развивается "Яндекс.Такси" в Украине (ruse) (2020-02-24).
  9. Артем Филипенок, Анастасия Скрынникова (2020-03-31) «Яндекс.Такси» отозвало ходатайство о покупке компании «Везёт» (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2020-06-27. Alirita 2020-07-15.
  10. Яндекс Go – новое приложение для быстрого решения задач в городе (ruse). Yandex (2020-08-19). Arkivita el la originalo je 2021-08-29. Alirita 2022-05-18.
  11. Яндекс Go позволит совместить поездки на такси с добрыми делами (ruse). Yandex (2020-01-12). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.
  12. Яндекс.Такси покупает часть активов компании «Везёт» (ruse). Yandex (2021-02-02). Arkivita el la originalo je 2021-06-04. Alirita 2022-05-19.
  13. 13,0 13,1 Яндекс адаптировал Такси для незрячих пользователей (ruse). Yandex (2021-11-12). Arkivita el la originalo je 2021-11-23. Alirita 2022-05-19.
  14. Яндекс Go покажет в приложении, что влияет на цену поездки (ruse). Yandex (2022-02-03). Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-05-18.
  15. Денис Ильюшенков (2022-10-27) «Яндекс» нашел 10 000 новых машин для такси Таксопарки смогут выкупить их до конца года при посредничестве агрегатора (ruse). Vedomosti. Alirita 2023-06-02.
  16. Яндекс Go предложит ездить на такси с попутчиком (ruse). Yandex (2022-11-28). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  17. Яндекс Go поможет выбрать выгодную точку завершения поездки (ruse). Yandex (2022-11-25). Alirita 2023-04-06.
  18. Поездки между городами — новая услуга от Яндекс Gо (ruse). Yandex (2022-11-08). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  19. В приложении Яндекс Go появились опции для пользователей с ограничениями по здоровью (ruse). Yandex (2022-11-01). Alirita 2023-04-07.
  20. 20,0 20,1 20,2 Мария Федотова (2023-02-13) «Яндекс» расширяет присутствие своего сервиса заказа такси в Африке (ruse). Kommersant. Alirita 2023-05-23.
  21. 21,0 21,1 Международный сервис такси «Яндекса» запущен в Пакистане (ruse). Kommersant (2023-05-23). Alirita 2023-05-23.
  22. Каплун, Д. Е.. (2018-10-31) Аналитическое исследование таксомоторных компаний, осуществляющих работу через онлайн платформы в Москве // Сборник статей XVII международной научно-практической конференции EURASIASCIENCE (Москва, 31 октября 2018 года) (ruse), p. 241. ISBN = 978-5-6041679-4-6.
  23. Yandex has begun to make a profit on its taxi service (angle). Venture News (2012-12-27). Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2020-07-15.
  24. Андрей Фролов (2016-02-26) «Яндекс.Такси» вышел за пределы России и начал работу в Минске. Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 2020-07-15.
  25. «Яндекс.Такси» начал работу в Армении (ruse). Forbes (2016-07-01). Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 2020-07-15.
  26. Альберт Хабибрахимов (2016-07-28) «Яндекс.Такси» запустился в Казахстане вслед за Uber. Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-04-07. Alirita 2020-07-15.
  27. Яндекс.Такси заработало в Грузии (кг). Yandex (2016-08-24). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2020-07-15.
  28. Альберт Хабибрахимов (2016-10-25) «Яндекс.Такси» запустился в Киеве через несколько месяцев после Uber (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 2020-07-15.
  29. «Яндекс.Такси» запустили в Молдавии (ruse). Meduza.io (2017-07-25). Arkivita el la originalo je 2018-08-15. Alirita 2020-07-15.
  30. Альберт Хабибрахимов (2017-11-09) Сервис «Яндекс.Такси» объявил о запуске в Бишкеке (ruse). Vc.ru. Alirita 2020-07-15.
  31. Альберт Хабибрахимов (2018-03-15) Сервис «Яндекс.Такси» запустился в Риге. Alirita 2020-07-15.
  32. Яндекс.Такси начал работу в Узбекистане (ruse). Gazeta.uz (2018-04-04). Arkivita el la originalo je 2019-05-08. Alirita 2020-07-15.
  33. Яндекс Такси в Сербии (ruse). Serbialife.ru (2018-06-19). Arkivita el la originalo je 2018-08-09. Alirita 2020-07-15.
  34. Agnė Černiauskaitė (2018-07-27) Lietuvoje su trenksmu startuoja Rusijos „Yandex.Taxi“: žada žemas kainas (litove). Lrytas.lt. Arkivita el la originalo je 2018-07-30. Alirita 2020-07-15.
  35. КаПо: собранная "Яндекс.Такси" информация идет в Россию (ruse) (2018-08-02). Arkivita el la originalo je 2018-08-24. Alirita 2020-07-15.
  36. Publi-reportage/ Côte d’Ivoire : Lancement à Abidjan d’un service international de commande de taxi via l’application mobile Yango (france) (2018-10-05). Arkivita el la originalo je 2020-03-01. Alirita 2020-07-15.
  37. Сервис "Яндекс.Такси" выходит на рынок Финляндии (ruse). TASS (2018-11-08). Arkivita el la originalo je 2019-09-24. Alirita 2020-07-15.
  38. "Яндекс.Такси" выйдет на рынок Израиля под брендом Yango (ruse). TASS (2018-11-16). Arkivita el la originalo je 2019-09-24. Alirita 2020-07-15.
  39. 39,0 39,1 Сервис "Яндекс.Такси" под брендом Yango запустился в Румынии и Гане (ruse). TASS (2019-06-27). Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-07-15.
  40. denis-19 (2021-06-12) Суд в Казахстане постановил запретить «Яндекс.Такси» и прекратить распространять приложения «Яндекс Go» (ruse). Habr. Alirita 2023-05-17.
  41. denis-19 (2022-12-14) В Казахстане начали расследование в отношении «Яндекс.Такси» (ruse). Vedomosti. Alirita 2023-05-17.
  42. Мейирим Смайыл (2022-12-30) Считаем расследование незаконным - Яндекс Go о проверке цен на такси (ruse). Tengrinews.kz. Alirita 2023-05-17.
  43. Мейирим Смайыл (2023-02-13) АЗРК обвинило Яндекс.Такси (ruse). Tengrinews.kz. Alirita 2023-05-17.
  44. Таксометр: первые шаги (ruse). Yandex Taksio (2019-08-23). Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-15.
  45. Как пользоваться Таксометром (ruse). Yandex Taksio (2019-06-26). Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-15.
  46. Первая поездка (ruse). Yandex Taksio (2019-06-25). Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-15.
  47. Активность (ruse). Yandex Taksio (2019-02-01). Alirita 2020-07-15.
  48. Рейтинг (ruse). Yandex Taksio (2019-03-06). Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 2020-07-15.
  49. Как выбрать способ оплаты заказа (ruse). Yandex Taksio (2019-04-12). Arkivita el la originalo je 2020-07-16. Alirita 2020-07-15.
  50. Как оплачивать топливо с баланса Таксометра (ruse). Yandex Taksio (2019-03-06). Arkivita el la originalo je 2020-07-16. Alirita 2020-07-16.
  51. Яндекс Go запустил услугу заказа такси на несколько часов (ruse). Yandex Taksio (2023-04-05). Arkivita el la originalo je 2023-04-05. Alirita 2023-04-06.
  52. Светлана Чеканова (2020-01-13) Даркнет для таксистов: зачем водители покупают чужие аккаунты (ruse). MBĤ media. Arkivita el la originalo je 2020-02-18. Alirita 2020-07-15.
  53. Анастасия Ройзман, Илья Сизов (2019-04-05) Суд возложил ответственность за ДТП на «Яндекс. Такси» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-03-28. Alirita 2020-07-15.
  54. Иван Буранов (2018-10-18) К травмам пассажиров приложат полис (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-03-28. Alirita 2020-07-15.
  55. (2019) “О проблеме организации стоянок и работе диспетчерских служба заказов такси в Москве”, Мир транспорта (ru) (3 (82)), p. 152–169. Alirita 2020-07-15.. 
  56. Дмитрий Шестоперов (2019-03-13) Счетчик на гарантии (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2020-07-15.
  57. Алина Распопова (2018-04-10) Такси не везет: водители устроили бойкот (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2019-04-20. Alirita 2020-07-15.
  58. (2018) Цифровые платформы: модели монетаризации // Инновационная экономика : материалы Региональной научной конференции-школы для молодежи (ruse), p. 76. ISBN = 978-5-4221-1213-5.
  59. (2020) “Основные тенденции и особенности инновационного развития российской экономики”, Петербургский экономический журнал (ru) (1), p. 58. Alirita 2020-07-15.. 
  60. Дмитрий Шестоперов (2020-03-02) «Яндекс.Такси» объяснил, почему передает силовикам историю поездок пассажиров (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-03-18. Alirita 2020-07-15.
  61. «Подчас помогает спасти чью-то жизнь»: «Яндекс.Такси» — о передаче истории поездок пользователей силовикам (ruse). Novaja Gazeta (2020-03-02). Arkivita el la originalo je 2020-03-03. Alirita 2020-07-15.
  62. Андрей Фролов (2018-08-28) «Яндекс» запустил тестирование бесплатного такси на беспилотных машинах в Иннополисе (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2020-07-15.
  63. Беспилотное такси в Иннополисе: цифры и факты (ruse). Yandex (2021-11-12). Arkivita el la originalo je 2022-04-05. Alirita 2022-05-18.
  64. Нет закона и интернета: почему по дорогам Татарстана не ездят беспилотники? (ruse). Inkazan.ru (2020-02-12). Arkivita el la originalo je 2020-03-07. Alirita 2020-07-15.
  65. Екатерина Кинякина (2019-09-09) Беспилотные автомобили «Яндекса» проехали миллион километров (ruse). Forbes. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2020-07-15.