Yandex Tradukilo
Yandex Tradukilo aŭ Yandex Tradukisto (ruse Яндекс.Переводчик; Jandeks.Perevodĉik) estas senpaga reta maŝintradukilo kreita de la retenterpreno Yandex. Ĝi estas lanĉita en 2011 kaj kapablas traduki vortojn kaj frazojn al kelkaj dekoj da lingvoj.
Yandex Tradukilo | |
---|---|
Retadreso | translate.yandex.ru |
Kategorio | Reta maŝintradukilo |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Yandex |
Tradukado de paroloRedakti
Ekde septembro 2019 eblas traduki la parolon forme de dialogo. La tradukilo montras la tradukaĵon ankaŭ forme de teksto, do oni povas montri ĝin al kunparolanto, korekti aŭ aŭdigi denove. La dialogoj estas konservataj en la memoro. La rekonado kaj sintezado de la voĉo okazas surbaze de teknologio Yandex.SpeechKit kun uzo de neŭra reto, instruita surbaze de grandaj tekstokorpusoj[1].
Tradukado de bildojRedakti
En aprilo 2021 en Yandex Retumilo aperis ebleco traduki la tekstojn en bildoj. La retumilo serĉas tekston sur la bildo, sendas ĝin al la tradukilo kaj poste prezentas sur la bildo. Se la tradukita teksto estas grave pli longa ol la originalaб ĝi aperas en aparta fenestreto kiu malfermiĝas se ŝovi la musmontrilon al la bildo[2].
Tradukado de videoRedakti
En septembro 2021 ekfunkciis voĉtradukado de videoj de la angla al la rusa. Oni povas fari tion en Yandex Retumilo (en Windows, macOS, Linux, iOS и Android) kaj en poŝtelefonoj surbaze de Anrdoid (en Yandex Retumilo) kaj iOS (en aplikaĵo Yandex Tradukilo). La tradukaĵo aŭdeblas en du voĉoj — vira kaj ina, tiu lasta estas de virtuala asistanto Alisa. La origina sontrako estas mallaŭtigata. Tradukeblas videoj el YouTube, Vimeo kaj aliaj popularaj platformoj[3]. En novembro 2021 aldoniĝis la franca, hispana kaj germana[4].
La tradukado okazas en kelkaj etapoj. Se mankas subtitoloj la tradukilo kreas ilin surbaze de voĉrekono. Se la subtitoloj haveblas, la tradukilo analizas ilian devenon: la aŭtomataj estas ignorataj, la manfaritaj estas uzataj. Poste neŭra reto ordigas ilin, forigante rubaĵojn, aldonante interpunkciajn signojn kaj distribuante la vortojn laŭ sencaj segmentoj. Ĝi ankaŭ aldonas informon pri genro de la parolanto de ĉiu vorto (viro/ino), kio influas voĉon kaj gramatikan genron en kiu okazos la respektiva parolo. Post la voĉigo la tradukilo kongruigas la videon kaj la voĉigitan tekston, se necese mallongigante paŭzojn inter vortoj kaj akcelante parolritmon[3].
LingvojRedakti
Tuj post sia apero la tradukilo funkciis nur por 3 lingvoj: rusa, angla kaj ukraina.
En 2017 funkcias tradukilo por 94 lingvoj:
- Afrikansa
- Albana
- Amhara (β)
- Angla
- Araba
- Armena
- Azera
- Baŝkira (β)
- Belorusa
- Bengala
- Birma (β)
- Bosna
- Bulgara
- Cebua
- Ĉeĥa
- Dana
- Esperanto
- Estona
- Eŭska
- Finna
- Franca
- Galega
- Germana
- Greka
- Guĝarata
- Haitia kreola
- Hebrea
- Hindia
- Hispana
- Hungara
- Indonezia
- Irlanda
- Islanda
- Itala
- Japana (β)
- Java
- Jida
- Kannada
- Kartvela
- Kataluna
- Kazaĥa
- Kimra
- Kirgiza (β)
- Kmera
- Korea
- Kosa (β)
- Kroata
- Latina
- Latva
- Laŭa (β)
- Litova
- Luksemburga
- Makedona
- Malagasa
- Malaja
- Malajala
- Malta
- Maoria
- Marata
- Herbeja maria (β)
- Montara maria (β)
- Mongola (β)
- Nederlanda
- Nepalia
- Ĉina
- Norvega
- Panĝaba
- Papiamento (β)
- Persa
- Pola
- Portugala
- Rumana
- Rusa
- Serba
- Sindara (α)
- Sinhala
- Skotgaela
- Slovaka
- Slovena
- Sunda
- Svahila
- Sveda
- Tagaloga
- Taĝika (β)
- Taja
- Tamila (β)
- Tatara (β)
- Telugua
- Turka
- Udmurta (β)
- Ukraina
- Urdua
- Uzbeka (β)
- Vjetnama
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Яндекс.Переводчик научился переводить разговор (ruse). Yandex (2019-09-25). Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-05-18.
- ↑ Яндекс.Браузер переведёт текст на картинке (ruse). Yandex (2021-04-02). Arkivita el la originalo je 2021-04-12. Alirita 2022-05-19.
- ↑ 3,0 3,1 Смотрите по-русски: Яндекс запустил закадровый перевод видео (ruse). Yandex (2021-09-07). Arkivita el la originalo je 2022-04-26. Alirita 2022-05-18.
- ↑ Яндекс запустил закадровый перевод ещё для трёх языков (ruse). Yandex (2021-11-30). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.