Yanga R. Fernández

usona astronomo

Yanga R. Fernández (naskiĝis la 10-an de junio 1971 en Misisogo (Ontario)) estas kanada astronomo

Yanga R. Fernández
Persona informo
NomoYanga R. Fernández
Dato de naskiĝo10-a de junio 1971
NaskiĝlokoMisisogo (Ontario)
Aĝo52
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoKanado
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
Retpaĝohttps://physics.ucf.edu/~yfernandez/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li adoltiĝis en Usono: en Novjorko, Minneapolis kaj Vaŝingtono. Li lernis en Fort Myers (Florido) kaj en la Kalifornia Instituto de Teknologio. Li fariĝis Ph.D. en la Universitato de Maryland en 1999.

En 1994, estante studento, li zorgis pri la unua retpoŝto uzata de la astronomoj, kiuj gvatis la alfrapon de la kometo Shoemaker-Levy 9 al Jupiteron.

Inter 1999 kaj 2005, li estis post-doktora stipendiulo en la Universitato de Havajo, li partoprenis, kun Scott Sheppard kaj David Jewitt al la malkovro de pluraj naturaj satelitoj de Jupitero[1], kaj al la re-malkovro de Temisto. Li kaj Scott Sheppard, malkovris la karmean grupon.

Post 2005, li estas profesoro asistanto en la Universitato de Centra Florido kaj siaj esploroj temas pri la fizikaj ecoj kaj la evoluo de la kometoj kaj asteroidoj.

La asteroido 12225 Yanfernandez estis tiel nomita en lia honoro.

Malkovraĵoj redakti

Noto kaj referencoj redakti

  1. Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)

Eksteraj ligiloj redakti