Yanguas

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Yanguas (Soria))

Yanguas [ĜANgŭas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, plej norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, fakte lime kun provinco Rioĥo.

Yanguas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42172
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 2° 20′ U (mapo)42.101388888889-2.3394444444444Koordinatoj: 42° 6′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 54 km² (5 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Yanguas (Provinco Sorio)
Yanguas (Provinco Sorio)
DEC
Yanguas
Yanguas
Situo de Yanguas
Yanguas (Hispanio)
Yanguas (Hispanio)
DEC
Yanguas
Yanguas
Situo de Yanguas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yanguas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Yanguas en la provinco Sorio.
 
La kastelo de Yanguas.
 
La turo de Sankta Mikaelo.
 
Sub neĝo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 54,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 48 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 37 de Arnedo, kaj kuŝas borde de la rivero Cidacos. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn La Mata, La Vega, Leria, Vellosillo kaj Yanguas.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Cidacos y afluentes, okupanta 57 hektarojn, nome 1% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento kun plej certa informo el la 13-a jarcento. Pro reĝaj privilegioj ne pagi pasimpostojn, malbona situacio de agrikulturo kaj malbona rilato kun senjoroj, lokanoj tradicie dediĉis sin al transportado. Tiom fame, ke ili aperis en la 15a ĉapitro de la unua parto de Donkiĥoto de Miguel de Cervantes.

La dekadenco de komerco, la malapero de la brutobreda organizo Mesto, kaj la abandono de la rura medio, ĉefe ekde la 19-a jarcento, okzigis ĝeneralan abandonon. Yanguas dum la Mezepoko estis centro de grava Comunidad de Villa y Tierra Tierra de Yanguas, poste,​ en la Censo de Floridablanca nomita Partio de Yanguas, senjorlando de la markizo de Aguilar.

Meze de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Vellosillo kaj La Mata. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Leria.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, arkoj kiel restaĵoj de iama murego, preĝejo de Sankta Laŭrenco kun gotikaj elementoj, urbodomo kaj placo, preĝejo de Sankta Maria, ponto super la rivero Cidacos, Turo de Sankta Mikaelo, muzeo de religia arto kaj blazondomoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti