Yannick JADOT [eo: Janik Ĵado], naskiĝis la  27-an de julio 1967(nun 1967-07-27) en Clacy-et-Thierret (departemento Aisne) estas franca ekologiista aktivulo kaj politikisto.

Yannick Jadot
Yannick Jadot en 2014
Yannick Jadot en 2014
Persona informo
Yannick Jadot
Naskiĝo 27-a de Julio 1967
en Clacy-et-Thierret
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Paris-Dauphine Universitato
Partio La Verduloj-ELA
Familio
Gefratoj Thierry Jadot vd
Amkunulo Isabelle Saporta vd
Profesio
Okupo politikisto • mediprotektulo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT http://yannickjadot.fr/
Eŭropa parlamentano
Dum 7-a de junio 2009- nuntempo –
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ano de La Verduloj ekde 1999, li estis estro de la kampanjoj de Greenpeace-Francio de 2002 ĝis 2008 kaj proparolanto de Alianco por la planedo. Li elektiĝis eŭropa parlamentano en 2009 kaj reelektiĝis en 2014 kaj 2019. Li ankaŭ iĝis kandidato de sia partio Eŭropo Ekologio La Verduloj por prezidanta baloto de 2017 sed finfine retiriĝis favore al la socialista kandidato Benoît Hamon.

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

Yannick Jadot estas la duenaskita el kvar fratoj el instruistaj maldekstremulaj gepatroj. Li kreskis en Laon[1]. Post abiturienta plenumo en Laon, li studis en la Paris-Dauphine Universitato ekonomikon, internacian komercon kaj ekonomikon de disvolviĝo.

Aktivula kariero redakti

Li poste laboris kelkajn jarojn en Burkina Faso kaj Bangladeŝo por NRO pri internacia solidareco[2]. En 1995, li aniĝis al Solagral, NRO specialigita pri la kontrolado de internaciaj intertraktadoj (komerco, terkulturo, medio, ...) kaj la helpo de evolulandoj. Kun Solagral, li aktivis kontraŭ la perforto de novliberalisma tutmondeco dum kontraŭ-kunvenoj de Monda Organizaĵo pri Komerco kaj dum la forumoj de Porto-Alegro, kie la alimondismo strukturiĝis[3].
Li iĝis direktoro de la kampanjoj de Greenpeace de 2002 ĝis 2008. Tiam, li estis kondamnata pro "atenco al superaj interesoj de la nacio" pro eniĝi en la ŝipbazon de nukleenergiaj submarŝipoj raket-ĵetantaj de la Insulo Longa de la Rodo de Brest (Finistère), kadre de la operacio Plutonium kondukita de la asocio kontraŭ la uzado de nuklea energio[4].
En marto 2009, la retĵurnalo Mediapart malkaŝis ke la adjunkto de la respondeculo pri sekureco de EDF, estis kulpigita pro komputeca spionado malfavore al Yannick Jadot, kiam ĉi-lasta estis ĉe Greenpeace[5]. Post du procesoj, la adjunkto estis kondamnita al 6 monatoj da malliberejo kaj 10 000 eŭroj pagendaj al Yannick Jadot pro damaĝoj kaj interezoj, sed la firmao EDF estis malkulpigita[6].

Politika kariero redakti

La 1-an de septembro 2008, li anoncis sian forlason de Greenpeace por aniĝi al Europe-Écologie kadre de la Eŭropa baloto 2009, iĝante direktoro de la kampajna komunikado de Europe-Écologie. Li estis elektita eŭropa parlamentano en la okcidenta distrikto kun 16% da voĉdonoj[7].
En la Eŭropa Parlamento, li iĝis vic-prezidanto de la komisionon pri internacia komerco, kunordiganto de la grupo de la Verduloj, kaj ano de la parlamenta komisiono pri energioj, industrio kaj esploroj. Li partoprenis la Prelego de Kopenhago de 2009 pri klimataj ŝanĝoj, kaj estis oficiala ano de la delegitaro de la Eŭropa Parlamento ĉe la Prelego de Cancún de 2010 pri klimataj ŝanĝoj. La ĉefredaktoro de EURACTIV Aline Robert tiam opiniis ke li "estas serioze laborema. Li ne estas ja influema kadre de la parlamento, sed li tre aktivas ĉe sia grupo"[8]. En 2014, li estis reelektita parlamentano, sed kun nur 10% da voĉdonoj[9].

La 13-an de julio 2016, li anoncis sian kandidatiĝon al la primaraj balotoj de EELV por la prezidanta baloto de 2017[10]. Li duaraŭnde venkis la baloton kontraŭ Michèle Rivasi kun 54,25% da voĉdonoj la 7-an de novembro[11]. Tamen, la neatendita venko de Benoît Hamon kadre de la primaraj balotoj de la socialista partio kun ekoligia programo igis la kandidatajn kolektivojn pripensi pri kandidateca kunfando[12]. La du partioj traktadis kampajnan interkonsenton, kiun EELV decidis validigi de siaj aktivuloj per voĉdonado de la 24-a ĝis la 26-a de februaro 2017. Tamen, Yannick Jadot anoncis sian retiriĝon de la prezidenta baloto favore al Benoît Hamon la 23-an, antaŭ la voĉdonado, kolerigante aktivulojn kaj respondeculojn de la partio kiuj parolis pri "perfido" kaj "neo de demokratio". La voĉdonado okaziginta de la morgaŭon validigis la retiriĝon de Yannick Jadot kaj la interkonsenton kun la socialista partio kun 79,5% da voĉdonoj[13].

Yannick Jadot triafoje prezentiĝis kun EELV por la eŭropaj balotoj de 2019, estante tutnacia suprulo de listo. Lia listo atingis 13,5% da voĉdonantoj, iĝante la tria partio de Francio: tio estis konsiderata kiel grava sukceso por la verduloj[14].

En 2021, li denove kandidatiĝis por la primara baloto de EELV kadre de la prezidenta baloto. Li estis duaraŭnde elektita la 28-an de septembro, kontraŭ Sandrine Rousseau, kun 51,03% da voĉdonoj[15].

Li estis eliminata en la unua raŭndo de la prezidanta baloto. Alveninte en la sesa pozicio kun 4,7% da voĉdonoj, li ne transpasis la simbolan stangon de 5% de la voĉoj kio ebligas repagon de la kampanjajn kostojn, subskribante, laŭ Le Monde, "novan voĉdonan fiaskon de la politika ekologio"[16]. Li alvokis al voĉdono por Emmanuel Macron kadre de la dua raŭndo[17].

Opinioj redakti

Pri Eŭropo redakti

En 2005, li subtenis la "Jes"-voĉdonon por la referendumo pri la projekto de Eŭropa konstitucio[18].

Li asertis en 2019 ke "Eŭropo devas krei komunan armeon, sendependan de la OTAN, celantan pacajn misiojn, komencante per interarmea kunordigado, poste per konstanta organizaĵo ĉiam tujpreta" kaj pledis por la anigo de novaj ŝtatoj al Eŭropa Unio : "Enirigi novajn ŝtatoj ebligas kunagordigi politikojn, el kiuj klimataj, celante la komunan intereson je skalo ĉiam pli granda. Por kelkaj landoj, tio estas rimedo por plifortigi la demokration kaj la lojalecon"[19].

Pri ekonomio redakti

Yannick Jadot plurfoje promociis la merkatan ekomonion kaj la liberan entreprenon[20], sed ankaŭ pledis por regata ekonomio, malglorante la "nerespekteman financan kapitalismon" kaj defendante la "eŭropan kapitalismon kaj la eŭropan socian modelon, kiuj ne estas la usona aŭ la ĉina modelo"[21]

Pri teritoriaj aranĝaĵoj redakti

Yannick Jadot kontraŭas la projektojn de la fervojo inter Liono kaj Turino kaj de la okcidenta strasburga aŭtovojo[22]. Li ankaŭ kontraŭas la projektojn de akvujoj: "Ĉi-tiuj akvujoj ne estas adaptitaj al nuntempo, al la klimata ŝanĝo kaj al la deziroj de la konsumantoj. Ili favoras la unukultivojn, fuŝas la biodiversecon, elprenas volumenojn da akvo kiuj sekigas niajn terojn kaj detruas la pejzaĝojn"[23].

Verkaro redakti

  • Benoît Hamon, Yannick Jadot kaj Michel Wieviorka: La politique est à nous (La politiko estas por ni), el. Robert Laffont, 2017, 342 p.
  • Aujourd'hui, tout commence ! (Hodiaŭ, ĉio komenciĝas!), el. Les Liens qui libèrent, 2019.

Referencoj redakti

  1. (franclingve) Rémy Dodet et Maël Thierry, « 10 sciindaj aferoj pri Yannick Jadot, la vera havanto de la ekologia marko » arkivo, ĉe nouvelobs.com, 17-a de februaro 2019.
  2. (franclingve) Eŭropa parlamentano: Yannick Jadot arkivo
  3. (franclingve) Sinprezento: Yannick Jadot, eŭropa parlamentano Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine arkivo konsultita la 24-an de aprilo 2019
  4. (franclingve) « Greenpeace : Operacio Plutonium » arkivo (konsultita la 23-an de oktobro 2016).
  5. (franclingve)« Spionado de Greenpeace : suspekto de EDF » arkivo, ĉe Ina.fr, 1-a de aprilo 2016 (konsultita la 23-an de oktobro 2016).
  6. (franclingve) « Spionado de Greenpeace : EDF malkulpigita, la viktimoj indignas » arkivo, ĉe Dernières Nouvelles d'Alsace, 7-a de februaro 2013 (konsultita la 15-a de majo 2014).
  7. (franclingve) « Rezultatoj de eŭropaj balotoj 2009 » arkivo, ĉe interieur.gouv.fr (konsultita la 8-an de novembro 2016).
  8. (franclingve) Romain Brunet, « Hamon, Jadot, Philippot : kia bilanco por la ĉefaj eks-eŭropalamentanoj ? » arkivo, ĉe france24.com, 24-a de majo 2019 (konsultita la 8-an de aŭgustot 2019).
  9. (franclingve) «Bilde: eŭropaj balotoj: la ĉefkandidatoj de EELV» arkivo, ĉe leparisien.fr, 21-a de aprilo 2014 (konsiultita la 8-an de aŭgusto 2019).
  10. (franclingve) « Yannick Jadot oficialigas sian kandidatiĝon al la ekologiaj primaroj» arkivo ĉe tempsreel.nouvelobs.com, 13-a de julio 2016 (konsultita la 8-an de aŭgusto 2016).
  11. (franclingve) Alice Maruani, « Prezidenta baloto de 2017 : La eŭropa parlamentano Yannick Jadot estos la kandidato de EELV » arkivo ĉe la retejo de France Télévisions, 7-a de novembro 2016.
  12. (franclingve) Arthur Nazaret, « Kun la verduloj kaj la komunistoj, Hamon serĉas sian pluran maldekstron» arkivo, lejdd.fr, 5-a de februaro 2017 (konsultita la 5-an de februaro 2017).
  13. (franclingve) Agence France Presse, « Prezidanta baloto: la ekologiaj voĉdonantoj aprobas je preskaŭ 80% la interkonsenton inter Hamon kaj Jadot » arkivo, lemonde.fr, 26-a de februaro 2017 (konsultita la 26-a de februaro 2017).
  14. (franclingve) « Yannick Jadot, tria, subskribas la verdan surprizon de la eŭropaj balotoj » arkivo, ĉe France Inter, 27-a de majo 2019 (konsultita la 27-an de majo 2019).
  15. Primara baloto ekologiisma: Yannick Jadot mallarĝe venkas la baloton kontraŭ Sandrine Rousseau (arkivo) ĉe Le Monde, 28-a de septembro 2021
  16. Avec Yannick Jadot, un nouvel échec électoral de l’écologie politique(arkivo) Le Monde, 10-a de aprilo 2022
  17. Présidentielle : malgré l'urgence climatique, la sévère défaite de Yannick Jadot (arkivo) Les Echos, 10-a de aprilo 2022
  18. (franclingve) Mathieu Magnaudeix, « Jadot-Rivasi, la necerta duelo» arkivo, ĉe Mediapart, 2-a de novembro 2016 (konsultita la 2-a de novembro 2016).
  19. (franclingve) « Kia programo por Eŭropo? La respondoj de Yannick Jadot, suprulo de listo ĉe EELV »[rompita ligilo] arkivo, ĉe Marianne, 9-a de majo 2019 (konsultita la 22-an de januaro 2020)
  20. (franclingve) La municipa pragmatismo de Yannick Jadot polemikigas, arkivo, ĉe Paris-Match.com, 7-a de Julio 2019 (konsultita la 19-an de majo 2020)
  21. (franclingve) Laurent de Boissieu, « Yannick Jadot, « nuancema verdulo» antaŭ la entreprenistoj » arkivo, ĉe la-croix.com, 28-a de aŭgusto 2020 (konsultita la 29-an de aŭgusto 2020)
  22. (franclingve) Yannick Jadot misfamigas la duoblan paroladon de la socialistoj pri la klimato, arkivo, ĉe Public Sénat.fr, 23-a de aprilo 2019 (konsultita la 8-an de aŭgusto 2020)
  23. (franclingve) Traakvigado: la akvujoj en la kerno de fina batalo ĉi-dimanĉe, Sud-Ouest, 12a de oktobro 2020