Yashovardhan Singh

baratdevena esperantisto en Germanio
(Alidirektita el Yashovardhan)

Yashovardhan Singh (naskiĝis en Patno, Hindio, la 4-an de julio 1951)[1] estas baratdevena esperantisto, kiu ekde la fino de la 1970-aj jaroj vivas en Germanio. Multajn jarojn li laboris en la universitato de Paderborn, en kunlaboro interalie kun la matematikisto kaj profesoro pri kibernetiko Helmar Frank. Fine de la 1970-aj jaroj li ankaŭ intense teme kontribuis al iuj internaciaj seminaroj de Germana Esperanto-Junularo - interalie la 21-a IS (1977-78) en Rotenburg (Fulda) kaj la 22-a IS (1978-79) en Damme-Dümmerlohausen. Ekde 2011 li kune kun la slovako Stano Marček redaktas la revuon Esperanto aktuell de Germana Esperanto-Asocio.

Verkoj redakti

  • 1980: (kun R. Hilgers) EG-Wörterbuch mathematischer Begriffe (EK-vortaro de matematikaj terminoj). Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1980. 161 p.

Referencoj redakti

  1. Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS, 2a eld. 1992, p. 125.