Jeĥiel Miĥel Pines

(Alidirektita el Yeĥiel Miĥel Pines)

Jeĥiel Miĥel PINES (hebree יְחִיאֵל מִיכְל פִּינֶס, jide יחיאל מיכל פינעס; naskiĝis la 18-an de septembro 1824, mortis la 15-an de marto 1913) estis Rusie naskita religia cionista rabeno, verkisto kaj komunuma gvidanto en la Malnova Setlantaro (tio estas, la juda setlantaro en Palestino antaŭ 1882).

Jeĥiel Miĥel Pines
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1843 (1843-10-17)
en Ružany
Morto 15-an de marto 1913 (1913-03-15) (69-jaraĝa)
en Jafo
Tombo Juda tombejo de la Olivarba Monto
Lingvoj hebrea
Familio
Infano Itta Yellin
Okupo
Okupo verkistorabeno
vdr

Jeĥiel Pines naskiĝis en Ruĵinoj, proksime al Grodno. Li estis la filo de Noa Pines kaj la bofilo de Ŝemaria Luria, la rabeno de Mohiljoŭ. Li ricevis judan edukon kaj religian kaj sekularan, mentorate de la Rabeno Mordeĥaj Gimpel Jaffe, frua gvidanto de Ĥibat Cion.[1]

Li poste fariĝis komercisto, samtempe farante lekciojn en la jeŝivo de sia hejmurbo. Li estis elektita kiel delegito al konferenco gastata en Londono de la asocio Mazkeret Moŝe, por la establo de bonfaraj institucioj en Palestino en memoro de la nomo de Moses Montefiore. En 1878 li setlis en Jerusalemo, ĉe la hejmo de sia parenco Josef Rivlin, por establi kaj organizi tiajn instituciojn.[2]

Fine de sia vivo, Pines estis instruisto de Talmudo ĉe Seminario de Hebreaj Instruistoj en Jerusalemo.[3]

Referencoj redakti

  1. Valakh, Shalom Me'ir ben Mordekhai. The Seraph of Brisk: The Life of the Holy Gaon Rabbi Yehoshua Leib Diskin, p. 552–553. ISBN 978-1-58330-708-3.
  2. Yehiel Michael Pines. Jewish Virtual Library. AICE. Alirita la 6-an de aprilo 2019.
  3. Rav Yehiel Michael Pines (1824–1912). World Mizrahi Movement (1-a de julio 2014). Arkivita el la originalo je 2007-12-17. Alirita la 6-an de aprilo 2019.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yechiel Michel Pines en la angla Vikipedio.