Yohanes Manhitu (naskiĝis 1976 en Indonezio) instruisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto. Li kreskis en Orienta Timoro, kie li eklernis la tetuman lingvon (de Dilo). Li finis sian universitatan gradon ĉe la Fako de Anglalingva Instruado de la Universitato Nusa Cendana.

Post kiam li finis studadon, li laboris unu jaron kiel tradukisto kaj interpretisto ĉe la oficejo de Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR) en Kupango, Okcidenta Timoro. Li loĝas en Jogjakarto kaj laboras tie kiel fremdlingva instruisto. Kiel sendependa tradukisto, li tradukas el anglaj, hispanaj, francaj, portugalaj kaj tetumaj fontoj. Plue, li kelkfoje verkas artikolojn pri lingvo kaj kulturo. Li daŭras lerni enlandajn lingvojn – precipe la davanan kaj la indonezian lingvojn, kaj dediĉas multan atenton al latinidaj lingvoj kaj la Esperanto. Li jam verkis kelkajn librojn en diversaj lingvoj.

Verkaro redakti

  • BA12 Yohanes Manhitu: Kvin poemoj el davana indonezia lingvo (Fenestro; Muro malhelpos vian vidon; Lasu vian lampon resti brulanta; Scio ne estu malliberigata; Kiel tiu akvo fluanta; trad. la aŭtoro)
  • BA17 Yohanes Manhitu: Iom da pensoj pri la poezio. Kaj pri la komenco de la literaturaj tradicioj.
  • BA24 Yohanes Manhitu: Skribi en Esperanto: Penseto mia.
  • Eldonejo Libera 2016: Princino laŭdata - Feotnai Mapules
  • Mondeto, Candelo, Aŭstralio, 2010. Sub la vasta ĉielo estas lia unua originala poemaro en Esperanto.
  • Multlingva frazlibro. Yohanes Manhitu. s.l: Eldonejo Libera, 2021. 226p. 28cm. Reviziita kaj pligrandigita eld. (ISBN 9781008943391). Centoj da esprimoj grupigitaj laŭ temoj, en la lingvoj Esperanto, indonezia, davana, tetuma, kupanga, angla, franca, hispana, portugala, itala.
  • Indonezia-Esperanta proverbaro. Yohanes Manhitu. Kompilis kaj el la indonezia trad. Y. Manhitu. s.l: Eldonejo Libera, 2022. 85p. 28cm. (ISBN 978 1678133344). 1 000 indoneziaj proverboj en la originalo kaj Esperanta versio, plus mallonga klarigo.

Eksteraj Ligiloj redakti