Yojimbo

japanlingva samuraja filmo je 1961 reĝisorita de Kurosava Akira

Yojimbo (En japana 用心棒 Yōjinbō [joĝimbo] "korpo-gardisto") estas historia filmo de 1961 reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi rakontas la historion de ronin, nome sendependa samurajo, ludita de Toshiro Mifune, kiu alvenas en urbeto kie konkurencaj militsenjoroj luktas por hegemonio. Ambaŭ senjoroj klopodas dungi la novalveninton kiel korpo-gardisto (yojimbo en la japana).

Yojimbo
Originala titolo 用心棒
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 25 apr. 1961, 21 maj. 1982
Ĝenro filma dramo
Kameraado Kazuo Miyagawa, Takao Saito
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Tomoyuki Tanaka
Scenaro Kurosawa Akira
Muziko de Masaru Sato
Ĉefrolantoj Mifune Toshiro · Tatsuya Nakadai · Yōko Tsukasa · Isuzu Yamada · Shimura Takashi · Daisuke Katō · Eijirō Tōno · Kamatari Fujiwara · Susumu Fujita · Kyū Sazanka · Yoshio Tsuchiya · Hiroshi Tachikawa
Produkto Toho
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Baze sur la sukceso de Yojimbo, la filmo de Kurosawa nome Sanjuro (1962) estis ŝanĝita al rolulo tre simila al tiu de Yojimbo.

La itala vakera filmo de Sergio Leone nome Per un pugno di dollari estis identigita kiel neoficiala refilmaĵo de Joĝimbo (1961), kio rezultis en sukcesa plendoproceso fare de la japana produktorkompanio Toho, kiu gajnis la juĝon.

Eksteraj ligilojRedakti