Jorkŝiro

(Alidirektita el Yorkshire)
Ĉi tiu artikolo temas pri historia graflando. Por nuntempa regiono rigardu la paĝon Yorkshire and the Humber.

Jorkŝiro (angle: Yorkshire), konata formale kiel la Graflando de Jorko, estas historia graflando de norda Anglio, kaj la plej granda graflando de Britio[1].

Jorkŝiro
eksa Graflando
Flago
historia kantono de Anglio [+]

LandoAnglio

ĈefurboJorko
- koordinatoj53° 57′ 30″ N, 1° 5′ 0″ U (mapo)53.958333333333-1.0833333333333Koordinatoj: 53° 57′ 30″ N, 1° 5′ 0″ U (mapo)
Areo11 903 km² (1 190 300 ha) [+]

Loĝantaro5 234 700 [+] (2011)
Denseco439,78 loĝ./km² [+] [+]

Jorkŝiro (Tero)
Jorkŝiro (Tero)

Map
Jorkŝiro

Vikimedia Komunejo:  Yorkshire [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nomo
Jorkŝiro
Yorkshire
Flago
Emblemo
Situo en Anglio
Bazaj informoj
graflandurbo: Jorko
plej granda urbego: Leeds
aliaj urbegoj: Ŝefildo, Bradford, Hull
areo: 11.903 km² (1991)
loĝantoj: 5,288,200 (censo 2011)
loĝdenso: 444 loĝantoj po km²
oficiala retejo: www.yorkshire.com
Politiko
regiono: Yorkshire and the Humber
Historio
origino: Reĝlando de Jórvik
kreado: Antikva Tempo
Subdivisioj
tipo: Riding

Partoj: 1. Norda 2. Okcidenta 3. Orienta

Historie, pro la grandeco de la graflando, ĝi ofte estis dividita por administraj kialoj. Tamen, Jorkŝiro estas ankoraŭ konata kiel teritorio geografia kaj regiono kultura[2][3]. La nomo de la graflando estas familiara kaj bone komprenita tra Britio. Ĝi estas uzita en nomoj ambaŭ en la amaskomunikilaro kaj la en la militistoj[4][5]. La nomo Jorkŝiro estas uzita formale en la distriktoj administrativoj "North Yorkshire", "West Yorkshire", "South Yorkshire", kaj, "East Riding of Yorkshire".

Jorkŝiro estas konata pro la verdaĵo de ĝia kamparo, kiel exemple la "Yorkshire Dales", "Yorkshire Wolds" kaj la nacia parko "North York Moors". Jorkŝiro ofte estas konata kiel "la propra graflando de dio""la propra lando de dio"[6]

La emblemo de Jorkŝiro estas la blanka rozo de la reĝa domo de Jorko. La flago de Jorkŝiro estas blua flago kun la blanka rozo en la centro[7].

La tago de Jorkŝiro estas ĉiujare la 1-an de Augusto. La tago estas festo de kulturo, historio kaj dialekto jorkŝira[8].

Ekonomio redakti

La ekonomio de Jorkŝiro estas tre miksita. La plej granda urbego de la graflando estas Leeds, kaj ĝi estas la centro de la negocio kaj komerco. Leeds estas unu de la pli grandaj centroj de financo en tuta Britio. Tradicie, Ŝefildo estis tre industria kaj havis multajn uzinojn de ŝtalo kaj minoj de karbo, nuntempe la urbo atiras servojn, ekzemple la butika centro de Meadowhall. Hull estas la plej granda haveno de la graflando.

Transporto redakti

La plej grava vojo de Jorkŝiro estas la A1, konata historie kiel "La granda norda vojo" (angle: The Great North Road)[9]. La vojo trairas la graflandon kaj estas parto de la vojo inter la ĉefurboj de Anglio kaj Skotlando. Alia grava vojo estas la A19 inter Doncaster kaj la nortumbria urbo Newcastle.

La aŭtovojo M62 trairas Jorkŝiron orientokcidente inter Hull kaj lankaŝira Manĉestro kaj Liverpool[10]. La M1 estas grava aŭtovojo inter Leeds kaj Londono.

Estas granda fervoja reto inter la urboj la graflando. La orienta-marborda ĉefa linio (Angle: East Coast Main Line) estas fervoja ligo ke trairas Jorkŝiron inter Skotlando kaj Londono. La "Transpennine" ligo konektas Hull kaj Liverpool tra Leeds.

Antaŭ fervojoj, la havenoj de Hull kaj Whitby havis gravajn rolojn en la transporto de bonoj. Historie, kanaloj estis uzataj por transporto, kiel la Leeds-Liverpool kanalo, la plej granda kanalo de Anglio.

Estas ligoj kun kontinenta Eŭropo kun pramŝipoj tage inter Hull kaj Roterdamo en Nederlando, kaj Zeebrugge en Belgio.

La plej granda flughaveno de Jorkŝiro estas la flughaveno Leeds-Bradford, ke komenciĝis en la jaro 1931. La flughaveno Doncaster-Ŝefildo ĉe Finningley komencis servojn en 2005.

Komunumoj redakti

Geografiaj elementoj redakti

Famuloj redakti

Jorkŝiro kaj Esperanto redakti

Referencoj redakti

  1. Gibbons, G. (1969). "Yorkshire: Britain's Largest County". Geographica Ltd. London.
  2. http://www.yorkshireridings.org/news/the-yorkshire-ridings.html Arkivigite je 2012-08-05 per la retarkivo Wayback Machine Retiriĝis la 13-an Oktobro 2017
  3. Allen, Liam (1 August 2006). "What's so special about Yorkshire?". BBC. Retiriĝis la 13-an Oktobro 2017
  4. "New Yorkshire Regiment is formed". BBC. 6 June 2006. Retiriĝis 13-an Oktobro 2017.
  5. http://www.yorkshirepost.co.uk/
  6. "God's own Country"Guardian Unlimited. London. 2 June 2006. Retiriĝis la 13-an Oktobro 2017.
  7. http://www.crwflags.com/fotw/flags/gb-en-ys.html FOTW - Yorkshire (England), Retiriĝis la 13-an Oktobro 2017.
  8. http://www.yorkshirelife.co.uk/out-about/events/3-things-to-do-on-yorkshire-day-2017-1-5115301 Arkivigite je 2017-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Yorkshire Life - Retiriĝis la 13-an Oktobro 2017
  9. http://www.cbrd.co.uk/motorway/a1
  10. http://www.highways.gov.uk/our-road-network/our-network/key-roads/m62/

Eksteraj ligiloj (angle) redakti