YouTube

Usona video dividanta platformo
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 jan. 2024.

YouTube ['ju:.t(j)u:b] (Esperantigata kutime kiel Jutubo, pli malofte Jutjubo) estas retejo, videospektejo fondita en februaro 2003 de la iamaj PayPal-kunlaborantoj Chad Hurley, Steve Chen kaj Jawed Karim. Sur tiu retejo la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. La 9-an de oktobro 2004 Google anoncis sian aĉeton de YouTube.

YouTube
YouTube
YouTube
videa elsendflua servo • video-gastiganta servo • user-generated content platform • interreta komunumo
Lando  Usono
Retadreso www.youtube.com
Lingvo(j) Plurlingva
Posedanto Google Inc. (ekde 2004)
Registriĝo

  • Nedeviga por spektado kaj kundividado de la videaĵoj.
  • Deviga por alŝutado, komentado kaj taksado de videaĵoj.
Fondiĝo 14-a de februaro 2003
Stato Aktiva
vdr

"Tube" (tubo) estas angla esprimo por indiki televidilon, pro la tie uzata "cathode ray tube" (tubo de katodoradioj). Oni povus do traduki "YouTube" per "via televidilo".

Teknologiaj trajtoj

redakti

YouTube ebligas alŝuti filmojn normalajn (t.e. ĝis 90-gradajn), 180-gradajn, kaj 360-gradajn.

Esperanto ĉe YouTube

redakti

La interfaco de YouTube ne estas havebla en Esperanto. Tamen estas sufiĉe granda komuno de esperantaj jutubistoj. La retejo tubaro aŭtomate kolektas esperantajn videojn kaj videojn pri Esperanto el YouTube.

Por listo de jutubaj kanaloj en Esperanto vidu la Listo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en Esperanto

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti