La Ercina

(Alidirektita el Yugueros)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Ercina (stacidomo).

La Ercina [laerZIna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. La Ercina estus komprenebla etimologie kiel La kverko. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla.

La Ercina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 442  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 5° 13′ U (mapo)42.812222222222-5.2180555555556Koordinatoj: 42° 49′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 1 102 m [+]
Areo 105,02 km² (10 502 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Ercina (Provinco Leono)
La Ercina (Provinco Leono)
DEC
La Ercina
La Ercina
Situo de La Ercina
La Ercina (Hispanio)
La Ercina (Hispanio)
DEC
La Ercina
La Ercina
Situo de La Ercina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Ercina [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Santa Colomba de las Arrimadas.
Preĝejo de Yugueros.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Acisa de las Arrimadas, Barrillos de las Arrimadas, Corral de las Arrimadas, La Ercina, Fresnedo de Valdellorma, Laiz de las Arrimadas, Oceja de Valdellorma, Palacio de Valdellorma, San Pedro de Foncollada, Santa Colomba de las Arrimadas, La Serna, Sobrepeña, Valporquero de Rueda kaj Yugueros, okupas totalan areon de 105,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 450 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), poste minado, kaj tial aperas minlampo en la blazono sur verda fono. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, etnografia muzeo). Estas fervoja stacio.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti