Yves Camille Désiré LETERME (naskiĝis la 6-an de oktobro 1960 en Wervik) estis ekde la jaro 2004 ministro-prezidanto de Flandrio kaj gvidanto de la Flandra Registaro. Li estis ĉefministro de Belgio por la unua fojo de la 20-a de marto 2008 ĝis la 30-a de decembro 2008, kaj denove ekde decembro 2009 ĝis decembro 2011. Inter liaj du oficperiodoj la postenon havis Herman Van Rompuy.

Yves Leterme
Persona informo
Yves Camille Désiré Leterme
Naskiĝo 6-an de oktobro 1960 (1960-10-06) (63-jaraĝa)
en Wervik
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Katolika universitato de LovenoGenta Universitato vd
Partio Christen-Democratisch en Vlaams vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Belgio
Dum marto – decembro 2008
Antaŭulo Guy Verhofstadt
Sekvanto Herman Van Rompuy
2-a periodo
Dum decembro 2009 – decembro 2011
Antaŭulo Herman Van Rompuy
Sekvanto Elio Di Rupo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas perfekte dulingva nederlanda-franca, ĉar li loĝas en Flandrio kaj parolas la francan kun siaj gepatroj. Yves Leterme edziĝis kun Sofie Haesen. Ili havas tri infanojn: Matthias, Thomas kaj Julie.

Biografio redakti

Yves Leterme grandiĝis en Zillebeke aliĝinta municipo de Ipro. Li studis politikajn sciencojn en la Genta Universitato. Li diplomitiĝis en 1981. En 1983 li estiĝis prezidanto de la junularo de la politika partio CVP. Li laboris por la belga Revizora Kortumo kaj por la Eŭropa Parlamento.

Poste li furore karierumis politike:

  • 1985: parlamenta kunlaboranto de sammunicipano, la tiama CVP-popola reprezentanto Paul Breyne
  • Iom poste: politika kunlaboranto de Paul Deprez
  • 1991: landa sekretario de la CVP
  • 1995: skabeno en Ipro
  • 1999: popola reprezentanto de la CVP en la Federacia Parlamento
  • 2001: prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj
  • 27-an de junio 2003: prezidanto de la politika partio Christen-Democratisch en Vlaams
  • 22-an de julio 2004: ministro-prezidanto de Flandrio
  • 6-an de majo 2007: oficiala kandidato por la posteno de ĉefministro de Belgio.
  • 20-an de marto 2008: iĝis ĉefministro de Belgio.

Skua intervjuo redakti

La 17-an de aŭgusto 2006 en franclingva ĵurnalo Libération aperis intervjuo kun Yves Leterme[1], en kiu li diras ke la franclingvanoj kiuj loĝas en la municipoj ĉirkaŭ Bruselo ŝajne intelekte ne kapablas lerni la nederlandan lingvon. (litere: "Apparemment, les francophones ne sont pas en état intellectuel d'apprendre le néerlandais.") Li ankaŭ alludis al la portempa karaktero de la plifaciligaj reguloj por franclingvanoj en la flandraj municipoj ĉirkaŭ Bruselo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti