Zánka
Zánka estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.
Zánka | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8251 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 009 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 53′ N, 17° 41′ O (mapo)46.8750517.678411111111Koordinatoj: 46° 53′ N, 17° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 19,55 km² (1 955 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zánka [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 900
- Poŝtkodo: 8251
- Telefonprefikso: 87
Situo
redaktiLa vilaĝo situas inter montoj kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely. Ĉe la bordo haveno funkcias. Ankaŭ la junulara tendaro havas stacidomon kaj havenon.
Historio
redaktiAntaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1164. En 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis, sed la vinberejoj ĉiam estis kulturitaj. Baldaŭe germanoj refondis la vilaĝon. En 1959 kolĥozo, en 1975 junulara tendaro (nomata junulara urbo) formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio por germanoj, kulturdomo kun interretejo.
Vidindaĵoj
redakti- romanika, - iam katolika - nun Kalvinana preĝejo (Zánka) el la 13-a jarcento, en 1786 barokiĝis
- iama ŝtonminejo
- baseno nomata Káli kun naturaj vidindaĵoj
- somera strando