Ödön Zombori

(Alidirektita el ZOMBORI Ödön)

Ödön ZOMBORI (naskiĝis la 22-an de septembro 1906 en Szenta, mortis la 29-an de novembro 1989 en Budapeŝto) estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono. Li iĝis elstara sportisto en la hungara sporta klubo MAC, ekde 1928 li venkis en tri hungaraj konkursoj. Post la dua mondmilito, li elmigris kaj vivis en Los Angeles. Li hejmenvenis malsane al Budapeŝto.

Ödön Zombori
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1906 (1906-09-22)
en Szenta
Morto 29-an de novembro 1989 (1989-11-29) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Li apartenis en ambaŭ stiloj (liberstila lukto, klasikstila lukto) al la plej elstaraj luktistoj de la mondo. Li akiris eŭropan ĉampionecon en 1931, en liberstila lukto; en 1933 en ambaŭ stiloj.

Li partoprenis en 3 olimpikoj:

  1. 1928: 5-a loko en klasikstila lukto, en pezokategorio 58 kg
  2. 1932: 2-a loko en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg
  3. 1936: 1-a loko, ormedalo en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg, en la Berlina Olimpiko

Vidu ankaŭ redakti