Zabadani (arabe: لزبداني, foje kun artikolo transliterigata Al-ZabadaniAz-Zabadani) estas urbo en sudokcidenta Sirio en la Gubernio Rif Dimaŝk, proksime al la limo kun Libano. Ĝi situas en la centro de verda valo ĉirkaŭita per altaj montoj kun alto de proksimume 1100 m. La urbo apartenas al la geografia kaj historia regiono Orienta Lebanono, kaj estas grava centro de ĝi.

Zabadani
urbovilaĝo • populated place in Syria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 26 285  (2004) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 43′ N, 36° 6′ O (mapo)33.72472222222236.100277777778Koordinatoj: 33° 43′ N, 36° 6′ O (mapo) [+]
Alto 1 100 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Zabadani (Sirio)
Zabadani (Sirio)
DEC
Zabadani
Zabadani
Situo de Zabadani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zabadani [+]
vdr

Ĝenerala priskribo redakti

Komparinte al Damasko, la vetero en Zabadani estas pli milda en la somero - proksimume 5-8 gradoj malpli, sed de decembro ĝis la fino de februaro ĝi estas pli malvarma kun multo da neĝo, kaj la temperaturo falas al 10-gradoj en minuso. La milda vetero kune kun la pitoreskaj vidoj, igis la urbon populara feriejo kaj por turistoj kaj por vizitantoj de aliaj siriaj grandaj urboj, precipe por tiuj de la proksima Damasko kaj por dekoj da miloj da vizitantoj de la araba duoninsulo. Pli alta regiono ol Zabadani estas ĝia najbaro, Bloudan, ankaŭ feriejo por miloj da turistoj. Bloudan estas proksimume 1.500 metrojn supre de la marnivelo.

Zabadani estas loĝata de sunaistoj kun grava procento de kristanoj. Kristanoj havas sian propran preĝejon kaj monaĥejon. Zabadani estas rapide evoluas kaj estas bone ligita al Damasko.

La Skoltoj de Sirio havas nacian trejnan centron ĉe Zabadani, kie la unua Araba Ĵamboreo estis aranĝita en 1954.

Historio redakti

La 18-an de januaro 2012 Zabadani iĝis la unua urbo sub la kontrolo de la Libera Siria Armeo, post sanga batalo daŭrinta 11 tagojn. La 11-an de februaro, la Siria Armeo reakiris kontrolon de la urbo.